Margareta la 1-a, (dane Margrete den første, Margrete Valdemarsdatter, norvege Margrete Valdemarsdotter, svede Margareta Valdemarsdotter, islande Margrét Valdimarsdóttir; naskiĝis 1353, mortis la 28-an de oktobro 1412), estis regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio, kaj fondis la Union de Kalmar inter skandinaviaj regnoj (13971527). Ŝi funkciis kiel la reganta reĝino de Danio, kvankam en tiu tempo estis ne kutime ke virino regus.

Margareta la 1-a
regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio
Statuo de Margareta sur ŝia ĉerko (1423)
Statuo de Margareta sur ŝia ĉerko (1423)
Persona informo
Naskiĝo 1353
en Søborg Castle
Morto 28-an de oktobro 1412 (1412-10-28)
en Flensburg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Katedralo de Roskilde vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Dinastio House of Estridsen vd
Patro Valdemar IV of Denmark vd
Patrino Helvig of Schleswig vd
Gefratoj Ingeborg of Denmark, Duchess of Mecklenburg • Christopher, Duke of Lolland vd
Edz(in)o Haakon la 6-a
Infanoj Olaf II of Denmark vd
Profesio
Okupo reĝino vd
Reĝino de Danio
Dum 13871412
Antaŭulo Olavo la 2-a
Sekvanto Eriko de Pomerio (Eriko la 7-a)
Reĝino de Norvegio
Dum 13881412
Antaŭulo Olavo la 4-a
Sekvanto Eriko de Pomerio (Eriko la 3-a)
Reĝino de Svedio
Dum 13891412
Antaŭulo Albreĥto de Meklenburgo
Sekvanto Eriko de Pomerio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margareta la 1-a havas centran rolon en la historio de ĉiuj skandinaviaj nacioj. Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj potenculoj de la Mezepoko, kaj plue unu el la grandaj virinoj de la monda historio.

Ŝia vivocelo estis la unuigo de ĉiuj nordeŭropaj ŝtatoj sub unu regadon. Eĉ se ŝi ĉefe ne estis formale reganto de ĉiuj skandinaviaj landoj (kronitaj reĝoj estis unue ŝia neplenaĝa filo Olafo la 3-a (1370-1387) kaj, post ties frua morto, ŝia same neplenaĝa pranevo Eriko de Pomerio (1382-1459, el la pomeria dinastio Grifoj), kiu post ŝia morto heredis regnegon), ŝi ja havis la efektivan regpovon: post la morto de ŝia patro Valdemaro la 4-a (1320-1375) en 1375 pri Danio, post la morto de ŝia edzo Håkon la 6-a en 1380 pri Norvegio (kun nordatlantikaj posedaĵoj), kaj post sukcesa militiro pri Svedio.

Vivo redakti

Margareta naskiĝis 1353 en Kastelo Søborg. Ŝi estis la plej juna filino de la dana reĝo Valdemaro Atterdag kaj lia edzino Helvig, filino de duko Eriko la 2-a de Ŝlesvigo.

(...kompletigenda...)

Margareta mortis la 28-an de oktobro 1412 en Flensburg.

Bildoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti