Stacidomo Nyugati
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nyugati pályaudvar (metrostacio). |
Stacidomo Nyugati [njugati] (=okcidenta) estas malnova historia monumento kaj kapostacio en Budapeŝto, en Hungario laŭ la granda bulvardo. La stacidomo estis nomita pri la fervoja kompanio, kiu havis fervojajn linioj precipe al nordokcidento.
Nyugati | |||
---|---|---|---|
Fasado de Stacidomo Nyugati
| |||
fervoja stacidomo • kapostacio | |||
Situo | |||
Lando | Hungario | ||
Loko | Budapeŝto | ||
Geografia situo | 47° 30′ 39″ N, 19° 3′ 27″ O (mapo)47.51083319.0575Koordinatoj: 47° 30′ 39″ N, 19° 3′ 27″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Historio | |||
Malfermo | 1877 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | MÁV | ||
Kodo | PV | ||
Kodo UIC | 55100339 | ||
Bazaj informoj
redaktiHistorio
redaktiEn preskaŭ la sama loko estis konstruita la unua stacidomo en 1846, kie trajnoj trafikis al Vác. Pli nova kaj moderna stacidomo estis konstruita en 1877 fare de Gustave Eiffel. En 1891 ĝi prenis la hodiaŭan nomon. En 1923 komencis funkcii ankaŭ elektraj lokomotivoj. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 ĝi parte ruiniĝis. En la malfruaj 1970-aj jaroj la stacidomo renoviĝis, sed kelkaj partoj pretiĝis ĝis 1988. Ekde 1981 metroo faras kontakton kun la stacidomo, samtempe subirejo por piedirantoj estis konstruita.
Konstruaĵo
redaktiLa stacidomo kuŝas laŭ granda placo, same laŭ la granda bulvardo. La fasado estas simetria. Proksimume meze granda horloĝo montras la tempon. En la dekstra parto granda poŝtejo kaj rapida restoracio funkcias.
La stacidomo havas kontaktojn kun metroo, tramoj, aŭtobusoj.
Interesaĵoj
redaktiEn 1992 oni aranĝis grandan koncerton en la meza parto. Kelkfoje malgrandaj filmoj estis faritaj.
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- ĉefe fotoj