Evelyn Arthur WAUGH (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1903 en Londono, mortinta la 10-an de aprilo 1966 en Taunton) estis angla verkisto.

Evelyn Waugh
Persona informo
Evelyn Waugh
Naskiĝo 28-an de oktobro 1903 (1903-10-28)
en West Hampstead
Morto 10-an de aprilo 1966 (1966-04-10) (62-jaraĝa)
en Combe Florey
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Church of St Peter & St Paul vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Hertford • Lancing College • Lernejo Sherborne • Heath Mount School • Heatherley School of Fine Art vd
Familio
Patro Arthur Waugh vd
Patrino Catherine Charlotte Raban vd
Gefratoj Alec Waugh vd
Edz(in)o Laura Herbert • Evelyn Gardner vd
Infanoj Auberon Waugh • Maria Teresa Waugh • Mary Waugh • Margaret Evelyn Waugh • Harriet Mary Waugh • James Waugh • Septimus Waugh vd
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • romanisto • verkisto • aŭtobiografo • scenaristo • sciencfikcia verkisto • taglibristo • prozisto vd
Aktiva dum 1924– vd
Verkado
Verkoj A Handful of Dust ❦
Brideshead Revisited vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Waugh, filo de eldonisto frekventis la universitaton de Oksfordo kaj iĝis instruisto. Inter 1928-38 li publikigis kvin satirajn romanojn, en kiuj li prezentis kritike aspektojn de brita vivo influita de kolonialismo, speciala lernejsistemo kaj de inter la militoj tipa dekadenca kaj cinika vivointerpreto. La titoloj de la romanoj tiamaj jenas: Decline and Fall (1928), Vile Bodies (1930), Black Mischief (1932), A Handful of Dust (1934) kaj Scoop (1938). Kelkajn jarojn pli malfrue sekvis la romano Put Out More Flags (1942) kun intrigo antaŭ la fono de la Dua Mondmilito.

La postaj verkoj estiĝis sub la influo de lia konvertiĝo al katolikismo (li iĝis ano de la Romkatolika eklezio en 1930). Kvazaŭ lia plej bona romano konsideratas Brideshead Revisited (1945). Tie Waugh tre serioze raportis la destinon de la nobela familio Marchmain, kiu post multaj konfliktoj finfine retrovos la katolikan kredon. Surbaze de ĝi faritis ankaŭ televidserio, kiu dissenditis en 1981 en la Unuiĝinta Reĝolando. En la verko The Loved One (1948) Waugh satire kritikas la troigitajn funebrajn ceremoniojn en Usono.

La spertojn militajn Waugh uzis por la romana trilogio Sword of Honour al kiu apartenas la volumoj Men at Arms (1952), Officers and Gentlemen (1955) kaj Unconditional Surrender (1961): la milito iĝas tie lukto eterna inter la bono kaj la malbono, kulturo kaj barbarismo.

Havante brilan stilon li verkis krome vojaĝlibrojn kaj biografiojn. Sub la titolo A Little Learning (1964) kaŝas sin liaj rememoroj. Lia frato estas la verkisto Alec Waugh, kiu skribis romanojn, vojaĝlibrojn kaj rakontojn.

Listo de verkoj redakti

  • Decline and Fall (romano, 1928)
  • Rossetti (biografio, 1928)
  • Vile Bodies (romano, 1930)
  • Black Mischief (romano, 1932)
  • A Handful of Dust (romano, 1934)
  • Edmund Campion (biografio, 1935)
  • Scoop (romano, 1938)
  • Brideshead Revisited (romano, 1945)
  • Scott-King's Modern Europe (romano, 1947)
  • The Loved One (romano, 1948)
  • Trilogio:
    • Men at Arms (romano, 1952)
    • Officers and Gentlemen (romano, 1955)
    • Unconditional Surrender (romano, 1965)
  • Ronald Knox (biografio, 1959)
  • A Little Learning (membiografio, 1964)

Vidu ankaŭ redakti