Taunton

ĉefurbo de Somerset, Anglio.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Anglio. Por informoj pri urbo en Usono, vidu la artikolon Taunton (Masaĉuseco).

Taunton estas la ĉefurbo de Somerset, Anglio. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 60 479 loĝantoj sur areo de 16,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 706 loĝantoj/km².

Taunton
county town • eksterparoĥa areo • bazarurbo • civila paroĥo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60 479  (2011) [+]
Loĝdenso 3 706 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 1′ N, 3° 6′ U (mapo)51.019166666667-3.1Koordinatoj: 51° 1′ N, 3° 6′ U (mapo) [+]
Areo 16,32 km² (1 632 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Taunton (Anglio)
Taunton (Anglio)
DEC
Taunton
Taunton
Situo de Taunton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taunton, Somerset [+]
vdr
Tudoraj konstruaĵoj en Taunton

Historio redakti

Dum la romia epoko estis vilaĝo kie nun situas suburbo de Taunton. Sub la anglosaksoj Taunton iĝis grava loko, kun sia propra monfarejo. Ĉirkaŭ 700 Ine (Wessex) konstruigis terkastelon, sed en 722 ties reĝino Aethelburg detruis ĝin pro timo ke ĝi estu kaptota de ribelantoj. Antaŭ 904 fondiĝis monaĥejo, kaj la urbo iĝis posedaĵo de la episkopoj de Winchester.

Dum la milito de rozoj okazis bataleto ĉe Taunton. En 1497, Perkin Warbeck, kiu pretendis la anglan tronon, atingis Taunton, sed fuĝis pro timo de la armeo de Henriko la 7-a (Anglio): post sia kaptiĝo li estis enkarcerigita ĉe Taunton antaŭ esti translokita al Londono.

Dum la mezepoko okazis komercaj bazaroj, kiuj famis pro la vendo de lana tolo fabrikita en la urbo. Fine de la 18-a jarcento estiĝis silkteksa industrio.

Dum la angla enlanda milito, la urbo estis okupata foje de subtenantoj de Karlo la 1-a (Anglio), foje de tiuj de la parlamento. De julio 1644 al junio 1645 reĝa armeo sieĝis la urbon. Dum tiu milito multaj antikvaj konstruaĵoj detruiĝis.

En 1685, post la subpremo de la ribelo de Monmouth, ĉe la kastelo de Taunton okazis parto de la "sangaj procesoj" de juĝisto Jeffreys, kiu tie mortkondamnis pli ol 200 ribelintojn.

Vidindaĵoj redakti

 
Antikvaj almozdomoj ĉe Taunton

Inter la vidindaĵoj de Taunton estas:

  • almozdomoj fonditaj en 1615 por malriĉaj fraŭlinoj
  • tudora drinkejo datiĝanta de 1578
  • kastelo konstruita dum la normanda epoko kaj restaŭrita dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj