Wim de Bie

Wim de BIE (naskiĝis la 17-an de majo 1939 en Hago, Nederlando - mortis tie la 27-an de marto 2023) speciale konatiĝis kiel duono de la duopo Koot en Bie, kiun li konsistigis kun Kees van Kooten kaj kun kiu li dum jaroj faris televidprogramojn por la VPRO. La kunlaboro inter Kees kaj Wim retroiras al ilia mezgrada lerneja tempo. Ili konatiĝis en la Dalton Liceo, kie ili kune havis kabaredoprogramon. La kabaredensemblo: Cebrah. La unua programo nomiĝis G.Rapsgewijs kaj la dua Te hooi en te grap.

Wim de Bie
Persona informo
Naskonomo Willem Philippe de Bie
Naskiĝo 17-an de majo 1939 (1939-05-17)
en Hago
Morto 27-an de marto 2023 (2023-03-27) (83-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantistoverkisto • kabaredisto • kantotekstisto • blogisto
vdr

Ĉar ili ambaŭ volis fariĝi instruisto, ili post la fina ekzameno ekstudis la nederlandan lingvon. Wim de Bie jam baldaŭ finis la studadon. En 1961 li vidis anoncon de la “Nederlanda Radio Unio” por instruo al radiokabaredisto. La transloĝiĝis de Hago al Amsterdamo, kie li eklaboris por la eldonisto la “Arbeiderspers” (Laboristpresejo) por povi pagi la instruadon. Dum kvar vesperoj ĉiusemajne li iris al Hilversum por studi kaj post tri jaroj li estis diplomita radiokabaredisto. Ankoraŭ la sama somero (1963) Co de Kloet demandis lin por prezenti la radio-junularprogramon Multiplex (Multipleksoro).

Pli poste la programo estis rebaptita al Uitlaat (Ellasilo) kaj ankoraŭ pli poste li venigis sian amikon Kees van Kooten, kun kiu li faris la skeĉon “de Clicheemannetjes” (la Kliŝuloj). La Kliŝuloj ĉiam konversaciis ĉe la bilardo. Ili debutis por televido ĉe Mies Bouwman en 1965 en la programo “Mies-en-scène”.

Kune kun Kees van Kooten li dekkvarfoje faris la “Bescheurkalender” (Ridegan ŝirkalendaron).

Esperanto redakti

En 1972 li ĉefrolis en la Teleac-kurso Esperanto kiel Vilhelmo kun Kees van Kooten kiel Kornelio.

Televido redakti

  • 1969-1972: Hadimassa
  • 1972: Teleac-kurso Esperanto kiel ĉefrolulo Vilhelmo kun Kees van Kooten kiel Kornelio.
  • 1972: Het Gat van Nederland kaj la fondo de la “Simplisties Verbond” (Simplisma Ligo)
  • 1980: Koot en Bie
  • 1981: Van Kooten en De Bie
  • 1989: Keek op de week
  • 1998: Spreker: Wim de Bie
  • 1999: De Bunker van De Bie

Libroj redakti

  • 1987: Meneer Foppe en het gedoe (rakontoj)
  • 1988: De boekcorner van... Goos Verhoef! (romano, de verzamelde lectuurkritieken van een tabakswinkelier)
  • 1988: Schoftentuig (rakontoj)
  • 1990: Morgen zal ik mijn mannetje staan (romano)
  • 1992: De liefste van de buis (romano)
  • 1994: Meneer Foppe in zijn blootje (romano)
  • 1995: Meneer Foppe over de rooie (romano)
  • 1997: Different koek! Wim de Bie's talkshowboek (rakontoj)

redakti

Ekde 2001 De Bie aktualigas Blogon, atingebla je la retejo bieslog.vpro.nl Arkivigite je 2011-10-07 per la retarkivo Wayback Machine. Ĝi konsistas el reagoj je la taga novaĵo kaj el propraj kontribuoj al radioprogramoj. (nederlandlingve)

Premioj redakti

  • 1974 Arĝenta Nipkovdisko por la Simplistisch Verbond
  • 1977 Nipkovdisko por la Simplistisch Verbond
  • 1985 Honora-Nipkovdisko por la Simplistisch Verbond
  • 1990 Henriëtte Roland Holst-pemio, por la libro Schoftentuig
  • 2005 Arĝenta Prichettpremio por la plej bona multmedia prezento por Bieslog (Blogo de Bie).