Sinéad O'Connor
Sinéad O'CONNOR (Ŝinejad O'Kaner, IFA:[ʃɪˈneɪd oʊˈkɒnɚ]; n. 8-an de decembro 1966 Dublino) estas irlanda kantistino.
Sinéad O'Connor | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Sinéad Marie Bernadette O'Connor |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1966 (56-jara) en Glenageary |
Edz(in)o | John Reynolds |
Ĝenroj | Alternativa rokmuziko Pop rock Folko |
Tipo de voĉo | Mezosoprano |
Aktivaj jaroj | 1986–nuntempo |
Retejo | www.sineadoconnor.com |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sinéad Marie Bernadette O'Connor |
Lingvoj | angla • irlanda |
Ŝtataneco | Irlando |
Alma mater | Newtown School, Waterford |
Familio | |
Frat(in)o | Joseph O'Connor |
Edz(in)o | John Reynolds |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • gitaristo • pastro • aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.sineadoconnor.com |
Ŝiaj montroj en la publiko estas perceptataj tre kontraŭversie, ŝi ekzemple publike defendis teroristan organizaĵon IRA, tre partoprenante ŝi prezentiĝas kontraŭ katolika eklezio, kio kulminis per publika disŝiro de fotografio de papo Johano Paŭlo la 2-a. Ŝi protestis per tio precipe kontraŭ seksa misuzado kontraŭ infanoj fare de reprezentantoj de la eklezio kaj kamuflado de tiu ĉi fakto fare de ties pli superaj reprezentantoj. En la jaro 2005 en intervjuo por ĵurnalo Interview ŝi priskribis sian mision per vortoj "savi dion kontraŭ religio".
Ŝi estas fame konata pro sia persona aspekto tre rimarkinda de la epoko kiam ŝi tuttondigis sian hararon kaj ŝi ekaperis tute senharulino kaj pro sia melodieca voĉo.
DiskaroRedakti
- The Lion and The Cobra, 1987
- I Do Not Want What I Haven't Got, 1990
- ''Am I Not Your Girl?, 1992
- Universal Mother, 1994
- Gospel Oak, 1997
- So Far…The Best Of Sinéad O'Connor, 1997
- Faith and Courage, 2000
- Sean-Nós Nua, 2002
- She Who Dwells in the Secret Place of the Most High Shall Abide Under the Shadow of the Almighty, 2003
- Collaborations, 2005
- Throw Down Your Arms, 2005
- Theology, 2007