La armena kalendaro estis enkondukita en Armenion de la persoj en la 4-a jarcento a. K., sed multe pli similas al la egipta kalendaro. La jaro havis 360 tagojn plus kvin intermetitaj. Ĝi ne havas superjaron, tial ĝi perdas po unu tago ĉiun kvaran jaron.

La antikvaj armenaj monatoj havas la sekvajn nomojn: nawasard, hoṙi, sahmi, trē, kʿałocʿ, aracʿ, mehekan, areg, ahekan, mareri, margacʿ kaj hroticʿ. La unua tago de la armena jaro estas la 11-a de aŭgusto (laŭ la okcidenta kalendaro).

La armena kalendaro koincidas kun la juliana kalendaro ĉiun 1461 armenan jaron. Tiun ĉi periodon oni nomas "Granda Armena Epoko". Krom tiu ĉi Granda Epoko ekzistas "malgrandaj epokoj" de 532 jaroj: la epoko de Aleksandrio, la epoko de Johano Diakono kaj la epoko de Azarias Julja (ĉi-lasta estas la nuntempa). La Granda Armena Epoko komenciĝas per la Koncilio de Tiben en kiu okazis la skismo de la Greka Eklezio. Komenciĝis la 9-an de julio 552 p.K (superjaro).