Sixto Rodríguez

Usona muzikisto (1942–2023)

Sixto RodríguezSixto Diaz Rodriguez (la 10-an de julio 1942 - la 8-an de aŭgusto 2023) (ankaŭ konata kiel Rodriguez, kaj Jesus Rodriguez) estis usona meksikdevena folkmuzika kantaŭtoro.

Sixto Rodríguez
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1942 (1942-07-10)
en Detrojto
Morto 8-an de aŭgusto 2023 (2023-08-08) (81-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Vajna Ŝtata Universitato
Infanoj 3
Okupo
Okupo kantaŭtorogitaristomuzikisto
TTT
Retejo http://www.sugarman.org/
http://www.rodriguez-music.com/
vdr

Kariero redakti

Lia mallongdaŭra muzika kariero en lia patrujo inkluzivis unu turneon en Aŭstralio kaj la publikigon de du albumoj en la 1970-aj jaroj sed kiuj ne vendiĝis bone, kaj kiel rezulto li estis maldungita de lia diskokompanio, kaj komencis labori en diversaj renovigadaj kaj konstru-laboroj. Rodriguez daŭre prezentis sian pli fruan materialon dum diversaj okazoj, samtempe kun sia manlaboro por vivteno. Tamen, nekonata al li, lia muzika verkado havis surprizan sukceson kaj grandan influon en Sud-Afriko kie liaj diskoj vendiĝis vaste, sen lia antaŭa diskokompanio, kiu bankrotis en 1975, ĝisdatigis lin aŭ pasis al li tantiemon por la multaj vendoj. Pro la manko de informoj en Sud-Afriko pri la sorto de Rodriguez kaj la kialo kial li ne daŭre eldonis albumojn, malvera onidiro disvastiĝis tie, ke li sinmortigis aŭ estas mortigita en fajro [1].

En la 1990-aj jaroj, celkonsciaj sudafrikaj fanoj sukcesis trovi kaj kontakti lin, kaŭzante neatenditan reanimadon de lia muzika kariero. Tiu ago estas dokumentita en la 2012-datita Oskar-gajnanta dokumentaria filmo Searching for Sugar Man. La filmo kondukis al nova rekono kaj famo por Rodriguez ankaŭ en lia indiĝena Usono, kaj la komenco de malfrua muzika kariero. Sekvante la grandan intereson en li kaj lia rakonto kaj kantverkado, Rodriguez komencis turnei la mondon prezentante kun sia materialo.

Diskografio redakti

Studialbumoj redakti

  • Cold Fact (1970)
  • Coming from Reality (1971)

Koncertalbumoj redakti

  • Rodríguez Alive (1981) (Aŭstralio)
  • Live Fact (1998) (RPA)

Kompilacioj redakti

  • After the Fact (reissue of Coming From Reality) (1976) (RPA)
  • At His Best (1977) (Aŭstralio)
  • The Best of Rodriguez (1982) (RPA)
  • Sugarman: The Best of Rodriguez (2005) (RPA)
  • Searching for Sugar Man (soundtrack) (2012)

Soloaĵoj redakti

  • „I’ll Slip Away” b/w „You’d Like to Admit It” (1967) (jako Rod Riguez)
  • „Inner City Blues” b/w „Forget It” (1970)
  • „To Whom It May Concern” b/w „I Think of You” (1970)
  • „Sugar Man” b/w „Inner City Blues” (1977) (Aŭstralio)
  • „Climb Up on My Music” b/w „To Whom It May Concern” (1978) (Aŭstralio)
  • „Sugar Man” b/w „Tom Cat” (z Muddy Waters) (2002) (Aŭstralio)

Referencoj redakti

  1. Craig Bartholomew, Looking for Rodriguez, oktobro 1997. Tiu estas la originala artikolo verkita de la sudafrika muzikĵurnalisto Craig Bartholomew en 1997, en kiu estas priskribita la procezo de serĉado de la rakonto de Sixto kaj kio okazis al li - dank' al kiu ili eksciis en Sud-Afriko ke Rodríguez vivas.

Eksteraj ligiloj redakti