Japana imperia epoko

(Alidirektita el Kōki)

La japana imperia jaro (皇紀 kōki) estas epoka sistemo multe uzita en la Japana Imperio inter 1872 kaj 1945, sed malofte uzata depost la fino de la Dua Mondmilito. Ĝia unua jaro estas la jaro kiam la mita imperiestro Ĝimmu fondis Japanion, t.e. 660 a.K. laŭ la gregoria kalendaro. La jarnumeroj laŭ sistemo imperia populariĝis aparte ĉe naciismemaj japanoj, parte pro tio ke la jaroj havis pli altajn numerojn ol laŭ la kristana nombrado.

Pro ĝia jarcenteco, la jaro 2600 (gregorie 1940) estis aparte grava. Oni planis la somerajn Olimpikojn kaj Tokian Ekspozicion por tiu jaro, sed devis nuligi tiujn eventojn pro la milito en Ĉinio.

Post la Dua Mondmilito, Usono okupis Japanion kaj haltigis la oficialan uzadon de la jarnombrado Kōki. Nuntempe oni malofte uzas ĝin.