PoĥaraPoĥaro, Pokhara, nepale: पोखरा estas universitata urbego en meza parto de Nepalo.

Pokhara
urbego
Administrado
Poŝtkodo 33700 (WRPD), 33702, 33704, 33706, 33708, 33713
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 353 841  (2017) [+]
Loĝdenso 6 319 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 13′ N, 83° 59′ O (mapo)28.20972222222283.985277777778Koordinatoj: 28° 13′ N, 83° 59′ O (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
Horzono UTC+05:45 [+]
Pokhara (Nepalo)
Pokhara (Nepalo)
DEC
Pokhara
Pokhara
Situo de Pokhara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pokhara [+]
vdr
Mapo pri Nepalo, kie estas videbla Poĥara ruĝe
Aerpanoramo en Poĥara
Hoteleto en Poĥara

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Poĥara situas en meza parto de la lando en relative pli malgranda valo laŭ rivero. Katmanduo troviĝas 143 km.

Historio redakti

 
Muzeo en Poĥara

Poĥara kuŝas sur grava malnova komerca itinero inter Ĉinio kaj Hindio. En la 17-a jarcento ĝi estis parto de la Regno de Kaski, en la sekva jarcento ankaŭ komerca centro. De 1959 ĝis 1962 multe da rifuĝintoj alvenis el Tibeto. Ĝis la fino de la 1960-aj jaroj la urbo estis nur alirebla perpiede, la unua vojo estis konstruita en 1968.

Ekonomio redakti

Poĥara estas celloko de turistoj kaj montogrimpantoj. En la ĉirkaŭajo oni produktas rizojn, kafojn, citrusojn.

 
Internacia muzeo pri montoj en Poĥara

Trafiko redakti

El Poĥara kuras jam 3 vojoj, krome la urbego havas flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

La klimato de Poĥara estas subtropika, tamen pro la alteco ankaŭ modera. Somere la temperaturoj varias inter 25 kaj 33 °C, vintre 2 - 15 °C, neniam frostas. Jare pluvas po 3901 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La musonsezono (kun pli oftaj pluvoj) daŭras inter julio - septembro.

Fontoj redakti