Harald zur Hausen
Harald zur HAUSEN (naskiĝis la 11-an de marto 1936 en Gelsenkirchen, mortis la 28-an de majo 2023 en Heidelberg) estis germana medicinisto kaj sciencisto-esploristo pri virusoj.
Li malkovris, ke virusoj povas kaŭzi kanceron, kaj aparte studis plurajn kancerigajn papilomo-virusojn. Pro tio en 2008 li estis distingita per Nobel-premio pri medicino[1].
Premioj kaj honoradoj
redakti- 1975 – Robert-Koch-Premio
- 1986 – Charles-S.-Mott-Premio
- 1994 – Paul-Ehrlich-und-Ludwig-Darmstaedter-Preis
- 2000 – Virchow-medalo de Universitato de Würzburg
- 2002 – San Marino Prize for Medicine
- 2004 – Federacia Meritkruco de Germanio
- 2006 – William B. Coley Award pro elstara laboro en baza kaj tumor-immunologio (kun Ian Frazer)
- 2008 – Gairdner Foundation International Award
- 2008 – Nobelpremio pri fiziologio aŭ medicino.
- Honortitoloj de la universitatoj de Chicago, Umeå, Prago, Salford, Helsinki kaj Erlangen-Nürnberg