Peoria (Ilinojso)
Peoria estas grandurbo en Usono, en subŝtato Ilinojso, en la samnoma Kantono Peoria. La urbego ankaŭ estas romkatolika diocezo kaj administra centro de la kantono.
Peoria | |||||
---|---|---|---|---|---|
city of Illinois (en) vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Lando | Usono | ||||
Ŝtato | Ilinojso | ||||
Kantono | Peoria | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 61602–61606, 61614, 61615 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 113 150 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 866 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 42′ N, 89° 35′ U (mapo)40.6925-89.59Koordinatoj: 40° 42′ N, 89° 35′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 153 m [+] | ||||
Areo | 130,665007 km² (1 306 6.5 007 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Peoria, Illinois [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 130 km²
- Loĝantaro: 115 007 (en 2010)
- Supermara alteco: 201 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 61602-61606, 61614-61615
- Telefonkodo: 309
Geografio
redaktiPeoria situas sur montetaro laŭ rivero Ilinojso en meza parto de Usono, en meza parto de Ilinojso.
Historio
redaktiPeoria estas unu el la plej maljunaj urboj en Ilinojso, ĉar esploristoj unue riskis pluiri laŭ rivero. La kampoj unue estis loĝigitaj en 1680, kiam francaj esploristoj René Robert Cavelier konstruis fortikaĵon. En 1691 oni establis ankaŭ vilaĝon. Tiu fortikaĵo baldaŭe bruldetruiĝis, tial en 1813 pli nova fortikaĵo konstruiĝis havanta la nomon Fort Clark. En 1825 aperis oficiale la loknomo Peoria, kiu prenis la nomon de tribo, kiu signifas: "grasa lago". En 1835 municipo formiĝis. urbiĝis en 1845.
Caterpillar (la plej granda produktanto de konstrumaŝinoj) havas la ĉefsidejon en Peoria.
Klimato
redaktiEn Peoria la temperaturo averaĝe varias inter 5-16 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30, rekorde 45 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -8, rekorde -33 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 926 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas en majo kaj ĝi malkulminas en januare.
Trafiko
redaktiPeoria havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj kaj relaj trafikiloj liveras la pasaĝerojn. En 1981 finiĝis la interurba relservo.
Vidindaĵoj
redakti- katedralo de Sankta Maria
- katedralo de skotoj
- monumento pri la enlanda milito
- bestoĝardeno
- botanika ĝardeno
- regiona muzeo
- urbodomo
- teatro Madison
Servoj
redaktiFamuloj
redakti- en Peoria naskiĝis Betty Friedan
- en Peoria mortis Ernst Ising
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans el anglalingva Vikipedio