Ĉina-Vjetnama Milito

La Ĉina-Vjetnama Milito, ankaŭ konata kiel la "Tria Hindoĉina milito", estis mallonga landlima milito batalita inter la Popola Respubliko de Ĉinio kaj la Socialisma Vjetnama Respubliko en 1979.

La milito estis parte konsekvenco de la Ĉina-sovetia disiĝo. Ĝi komenciĝis, kiam Ĉinio atakis Vjetnamion la 17-an de Februaro 1979, kiel reago al la Vjetnama invado kaj okupo de Kamboĝo en 1978, kiu faligis la registaro de Pol Pot. Vjetnamio estis forta aliancano de Soveta Unio, dum Pol Pot estis pli amika al Ĉinio. La milito daŭris nur ĝis la komenco de Marto, kiam la Ĉina registaro deklaris, ke la "pordoj al Hanojo estis malfermitaj", kaj ke ilia puna ekspedicio sukcesis, kaj la Ĉinaj trupoj retiriĝis. Ambaŭ flankoj deklaris propran venkon. Kvankam la ciferoj estas disputitaj, ambaŭ flankoj kunsentas, ke dum la konflikto mortis dekmiloj da Ĉinaj soldatoj kaj miloj da Vietnamaj.

La Ĉina invado ne konvinkis la Vjetnaman registaron retiriĝi el Kamboĝo, do ĝi povas esti konsiderata malsukceso de tiu vidpunkto. En la printempo de 1979, 8000 Ĉin-devenaj Vjetnamanoj estis devige translokitaj de Hanojo al la Sudo de Vjetnamio, verŝajne kiel reago al la milito.