Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco
La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (International Committee of the Red Cross) (ICRC) estas privata humanitara institucio, setlita en Ĝenevo, Svisio, fondita en 1863. La IKRK celas protekton de viktimojn (rifuĝintojn, forpelintojn, vunditojn, enprizonigitojn ktp.) de internaj kaj internaciaj militoj.
En februaro 1863, sub la impulso de la komercisto kaj humanisto Henry Dunant estis kreita kvin-membra komisiono kunigante la jenojn: la juristo Gustave Moynier, la generalo Guillaume-Henri Dufour, Dunant, la ĥirurgiistoj Louis Appia kaj Théodore Maunoir, sub la titolo de Internacia Komitato por la Krizhelpo de Vunditaj Soldatoj, kies estro estis Dufour (1863-1864); tiu organizo poste nomiĝis la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK).
IKRK estas parto de la movado Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, ties plej malnova kaj honora organizo. Ĝi ricevis la Nobel-premion pri paco en 1917, 1944, kaj 1963.