Romano GUARDINI (naskiĝis la 17-an de februaro 1885 en Verono, mortis la 1-an de oktobro 1968 en Munkeno) estis katolika, italdevena germana filozofo, verkisto kaj teologo.

Romano Guardini
Persona informo
Romano Guardini
Naskiĝo 17-an de februaro 1885 (1885-02-17)
en Verono
Morto 1-an de oktobro 1968 (1968-10-01) (83-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Ludwigskirche (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanaitala vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Bonna universitato
Rabanus-Maurus-Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto
universitata instruisto
teologo
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en MunkenoTübingen vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Onitakse, li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la katolika mondkoncepto de la 20-a jarcento.

La familio de Romano Guardini translokiĝis unu jaron post ties naskiĝo en 1886 al Majenco (Mainz), kie li en 1903 en la Rabanus-Maurus-Gymnasium faris sian abiturian ekzamenon. Post la dusemestra studado de ĥemio en Tübingen kaj tri semestroj de nacia ekonomio en Munkeno kaj Berlino li decidis fariĝi teologo. Li studis katolikan teologion en Freiburg im Breisgau kaj Tübingen. En 1910 li sacerdotiĝis en Majenco Mainz, kaj post mallonga laboro en la animzorgado li promociis en Freiburg im Breisgau kun laboro pri Bonaventura. 1922 li habilitiĝis pri dogmatiko en Bonn denove per laboro pri Bonaventura.

En 1923 li ricevis katedron por Religifilozofio kaj Kristanan Mondkoncepto ĉe la "Humboldt-Universität" en Berlino, kie li laboris ĝis la emeritiĝo en 1939 eldevigita de la nazioj. En 1935 per sia skribaĵo Der Heiland li publike kontraŭis la nazian mitigon de la persono de Jesuo Kristo propaganditan de la Germanaj Kristanoj kaj montris stretan ligojn inter kristanismo kaj judismo.

Li kunlaboris ekde 1920 precipe en la junular-movado de kvikborno, kies spirita centro estis Burg Rothenfels super la rivero Main. En 1927 li fariĝis la kvikborn-gvidanto kaj forte influis ties klerigan laboron precipe en junularaj rondoj. En 1939 la kastelo Rotenfels estis konfiskita de la nazioj. Ĝis 1945 li vivis ĉe lia pastra amiko Josef Weiger.

Ekde 1945 li denove instruis sur katedro por Religifilozofio kaj Kristana Mondkoncepto unue ĝis 1948 en la Eberhard-Karls-Universitato en Tübingen poste en la Ludwig-Maximilians-Universitato en Munkeno ĝis 1962.

Laboro kaj efiko

redakti

Guardini laboris pri poetoj kiel Rilke, Raabe kaj Dostojevskij. Li reprezentis la vivojn kaj verkojn de filozofoj kiel Sokrato, Platono, Augustinus, Dante Alighieri, Pascal, Kierkegaard kaj Friedrich Nietzsche. Li klopodis anstataŭi la dialektikon de Hegel per ne-hegela dialogo. Estas interese, ke la "dialogo" en la post-koncilia katolika eklezio gajnis altan rangon, precipe en la ekumenaj rilatoj kaj inter la religioj.

Liaj libroj (vidu je la fino) multe influis la teologiajn interesiĝantojn de la 20a jarcento, precipe jam antaŭ al Dua Vatikana Koncilio. Li estas nomata konservulo kun rigardo antaŭen kaj renovulo kun rigardo malantaŭen.

La katolika akademio en Bavario donas regule la renoman Romano-Guardini-Premion.

Guardini-katedroj

redakti

Du katedroj portas la nomon Guardini:

Al liaj disĉiploj oni povas kalkuli: Max Müller (filozofo), Josef Pieper, Felix Messerschmid, Heinrich Getzeny, Rudolf Schwarz (arkitekto), Fritz Leist, Walter Dirks, Urs von Balthasar, Karl Rahner kaj Hanna-Barbara Gerl-Falkovitz. Eĉ ĉe Hannah Arendt kaj Iring Fetscher troviĝas imponaj atestoj por la scienc-karisma elradiado de Romano Guardini.

Romano Guardini ricevis multajn distingojn, i.a. 1952 la paco-premion de la germana librokomerco kaj 1965 la honordoktorecon de la universitato Padua.

Verkoj

redakti
  • Vom Geist der Liturgie (Pri la spirito de la liturgio) (1918)
  • Die Lehre des heiligen Bonaventura über die Erlösung (La instruo de la sankta Bonaventuro pri la redempto) (1921)
  • Von heiligen Zeichen (Pri sanktaj signoj), (Würzburg 1922)
  • Vom Sinn der Kirche (Pri la senco de la eklezio) (1922)
  • Der Gegensatz (la kontraŭo), Provoj pri filozofio de la vivanta-konkreta (1925)
  • Der Ausgangspunkt der Denkbewegung Søren Kierkegaards (La elirejo de la pensmovado de Søren Kierkegaards) (1927) ISBN 3-7867-1073-2
  • Vom Sinn der Schwermut (Pri la senco de la melankolio) (1928) ISBN 3-7867-8511-2
  • Das Gute, das Gewissen und die Sammlung (La bono, la konscienco kaj la kolektado) (1929)
  • Der Mensch und der Glaube (La homo kaj la kredo), provo pri la religia ekzisto en la grandaj romanoj de Dostojewki (1933)
  • Unterscheidung des Christlichen. Gesammelte Studien (Distingo de la kristana. Kolektitaj studoj), (Mainz 1935)
  • Die Bekehrung des hl. Augustinus (La konvertiĝo de la sankta Aŭgusteno) (1935)
  • Christliches Bewusstsein (La kristana konscienco), klopodoj pri Pascal (1935)
  • Die Engel in Dantes Göttlicher Komödie (La anĝeloj en la Dia Komedio de Dante) (1937)
  • Der Herr (La Sinjoro), konsideroj pri la persono kaj la vivo de Jesuo Kristo (1937)
  • Welt und Person (Mondo kaj persono), provoj por la kristana instruo pri la homo (1939)
  • Hölderlin, mondbildo kaj pieco (1939)
  • Zu Rainer Maria Rilkes Deutung des Daseins (Aldonoj al la interpretado de la ĉeesto ĉe Rainere Maria Rilke) (1941)
  • Der Tod des Sokrates (La morto de Sokrato) (1943)
  • Vorschule des Betens (Antaŭlernejo de la preĝado) (1943)
  • Der Heilbringer in Mythos, Offenbarung und Politik. Eine theologisch-politische Besinnung (la savoportantoj en mito, revelacio kaj politiko. Teologi-politika pripensado) (1946)
  • Freiheit, Gnade, Schicksal (Libereco, graco, fato) (1948)
  • Das Ende der Neuzeit (La fino de la novtempo) (1950)
  • Die Macht (La potenco) (1951)
  • Das Bild von Jesus dem Christus im Neuen Testament (La bildo de Jesuo Kristo en la Nova Testamento) (Würzburg 1953)
  • Weihnachten und Neues Jahr (Kristnasko kaj novjaro). Kontribuoj al la klarigado. Würzburg und München 1954
  • Dante-Studien (Dante-studoj). Dua volumo: Landschaft der Ewigkeit (Pejzaĝo de la eterneco), (München 1958)
  • Religion und Offenbarung (Religio kaj revelacio) (1958)
  • Unterscheidung des Christlichen (La distingo de la kristana), Ges. Studien 1923–63
  • Die Lebensalter. Ihre ethische und pädagogische Bedeutung. (La vivoaĝoj. Ties etika kaj pedagogika signifo) Würzburg 1953, resp. Topos Plus, 9. A. 1967 resp. 2001 – 12. eldono. 100 paĝoj. ISBN 3836704005
  • Tugenden. Meditationen über Gestalten sittlichen Lebens (Virto. Meditoj pri personoj kun mora vivo) (1963) 4. eldono. Mainz kaj Paderborn 1992. ISBN 3-7867-1309-X kaj ISBN 3-506-74524-7
  • Stationen und Rückblicke (Stacioj kaj rigardoj returnen) (1965)
  • Sorge um den Menschen (Zorgo pri la homo), 2 volumoj (1962–66)
  • Liturgie und liturgische Bildung (Liturgio kaj liturgia formado) (1966)

Vidu ankaŭ

redakti

Renouveau catholique

Literaturo

redakti
  • Romano Guardini: Lesebuch der Lebensweisheit: Täglich ein Text (legolibro de vivosaĝoj: Ĉiutage unu teksto. Matthias-Grünewald-eldonejo, Ostfildern 2006, ISBN 978-3-7867-2613-5
  • Romano Guardini: Berichte über mein Leben. Autobiographische Aufzeichnungen (Raportoj el mia vivo. Autobiografaj notoj. El la postlasaĵo eldonita de Franz Henrich. 1985, Patmos, ISBN 978-3491776258
  • Arno Schilson: Perspektiven theologischer Erneuerung (Perspektivoj de teologia renoviĝo). Studoj pri la verko de Romano Guardini. Düsseldorf 1986. ISBN 3-491-77668-6
  • Günter Henner: Die Pädagogik im Denken Romano Guardinis (La pedagogiko en la pensado de Romano Guardini). Paderborn 1990.
  • Kirsten Mauss: Die Bedeutung Romano Guardinis für die Sozialpädagogik und Sozialarbeit (La signifo de Romano Guardini por sociala pedagogiko kaj sociala laboro). En: Karl Hugo Breuer (Hg.), Jahrbuch für Jugendsozialarbeit. Bd. XIII. Köln. S. 235-279. ISSN 0721-6084
  • Karl-Heinz Wiesemann: Zerspringender Akkord: das Zusammenspiel von Theologie und Mystik bei Karl Adam, Romano Guardini und Erich Przywara als theologische Fuge (Disiĝanta akordo: La kunludo de teologio kaj mistiko ĉe Romano Guardini kaj Eriĥ Przywara). Echter, Würzburg 1999, ISBN 3429021839
  • Hanna-Barbara Gerl-Falkovitz: Romano Guardini: Konturen des Lebens und Spuren des Denkens (Romano Guardini: konturoj de la vivo kaj spuroj de la pensado). Matthias-Grünewald-Eldonejo, Mainz 2005, ISBN 3786785538
  • Markus Zimmermann: Die Nachfolge Jesu Christi. Eine Studie zu Romano Guardini (La postsekvo de Jesuo Kristo. Studlibro pri Romano Guardini). Schöningh, Paderborn 2004, ISBN 3506701223
  • Joachim Reber: Romano Guardini begegnen (Renkontiĝi kun Romano Guardini). En la libro-vico "Atestantoj de la kredo". Sankt Ulrich-eldonejo, Augsburg 2001, ISBN 3-929246-67-8