VÁMSZER Márta (va:mser) estis rumanuja hungara lingvistino, doktoro de lingvosciencoj (1964), kandidato, universitata docento naskita en Odorheiu Secuiesc la 18-an de januaro 1927 kaj mortinta en Kluĵo la 17-an de februaro 2000. Ŝi estis filino de etnografo Géza Vámszer

Márta Vámszer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1927 (1927-01-18)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 17-an de februaro 2000 (2000-02-17) (73-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Familio
Patro Géza Vámszer
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Biografio redakti

Márta Vámszer finis en la Universitato Bolyai de Kluĵo en 1949 la fakon pri hungara-germana lingvoj kaj ŝi laboris en la sama universitato kiel praktikantino, adjunktino, fine docentino en la Katedro de Hungara Lingvistiko ĝis sia pensiuliĝo en 1984. Ŝi lekciis ĝeneralan lingvistikon, poste finnugran komparan lingvistikon. Ŝi estis kunlaborantino de Erdélyi Magyar Szótörténeti Tár, ĉefredaktoro de la 8-a volumo.

Verkoj redakti

  • Bevezetés a nyelvtudományba (1956),
  • Finn nyelvtan és olvasmányok (1958),
  • Finnugor összehasonlító nyelvészet (1962, 1970);
  • A kalotaszegi nyelvjárás igeragozási rendszere (1972);
  • A moldvai csángó nyelvjárás atlasza (1991).

Fontoj redakti