Malfermi la ĉefan menuon

La Unueca Eŭropa Akto (UEA) kaj en angla Single European Act (SEA) estis la unua grava revizio de la Traktato de Romo de 1957. Tiu Akto markis por la Eŭropa Ekonomia Komunumo la celon establi komunan merkaton por la 31a de decembro 1992, kaj kodigitan Eŭropan Politikan Kunlaboradn, nome antaŭaĵo de la Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. Ĝi estis subskribita en Luksemburgo la 17an de februaro 1986, kaj en Hago la 28an de februaro 1986. Ĝi ekvalidiĝis la 1an de julio 1987, sub la Komisiono Delors.

Kerna elemento de la SEA estis krei komunan merkaton ene de la Eŭropa Komunumo por 1992, kiam – laŭ espero – la juraj reformoj konsideritaj necesaj estus finkompletigitaj. Por realigi tiujn celojn, la SEA reformis la jurajn procezojn kaj enkondukante la kunlaboran proceduron kaj etendante la Voĉdonadon al novaj areoj. Oni faris decidojn ankaŭ por mallongigi la jurajn procezojn.

La SEA intencis forigi barierojn kaj pliigi harmoniigon klaj konkurencecon inter siaj landoj.