Auchan

Auchan (Groupe Auchan SA) estas internacia superbazara ĉeno bazita en Francio. La firmao estis fondita de Gérard Mulliez en 1961 en la urbo Roubaix en nordorienta Francio kaj estas nuntempe unu el la plej grandaj manĝvendistoj en la mondo, dungante proksimume 269 000 laboristojn en proksimume 12 landoj. Aktuale en 2011, la ĉeno inkluzivis 639 hipermerkatojn kaj 2 412 superbazarojn.

Filio de Auchan en Pollando
Auchan
holdingo vd
Dum 6-a de julio 1961 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Fondintoj Gérard Mulliez vd
Sidejo Croix
Lando Francio
Dungitoj 2 (stato: 2021)
Agokampo activities of head offices
Posedata de Association Familiale Mulliez vd
filiaj kompanioj Auchan Retail • Oney vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La fondinto de la firmao, Gérard Mulliez, malfermis la unuan branĉon en 1961, ene de transformita industria konstruaĵo kiu apartenis al Phildar, teksaĵfirmao posedata fare de lia patro. Auchan estas privatposedata firmao, kun la plimulto de ĝiaj akcioj tenitaj de Asocio familia Mulliez, kiu arigas la familiajn akciposedantojn. Gérard Mulliez administris la firmaon ĝis 2006 [1].

En 1981 la firmao malfermis sian unuan filion en Hispanio, sub la nomo "Alcampo".

Krom Francio, la firmao funkciigas filiojn en Hispanio, Pollando, Rusio, Portugalio, Tajvano, Hungario, Ukrainio, Rumanio, Luksemburgio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Taĝikio kaj aliaj landoj. La firmao forlasis siajn vendejojn en Ĉinio, Italio kaj Vjetnamio, per fermo aŭ vendo.

Auchan estas malofta ekzemplo de Okcidenta firmao daŭre funkcianta en Rusio, post la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) [2], tiel kiel aktive financanta kaj subtenanta rusan militistan penon [3][4].

Referencoj redakti

  1. Auchan Holding Shareholding. Auchan Holding (2018). Arkivita el la originalo je 8a de Julio 2019. Alirita 8a de Julio 2019. Arkivigite je 2019-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "French retailer Auchan does not plan to change its Russia strategy", Reuters, 2022-05-25. (angle)
  3. Auchan supplied Russian military under guise of "humanitarian aid" (en-US). Alirita 2023-02-20.
  4. French company Auchan supporting Russia's war effort in Ukraine, report says (en-US) (2023-02-17). Alirita 2023-02-20.

Eksteraj ligiloj redakti