„ Kun vera plezuro mi legis tiun ĉi broŝuron. Ĝi estas ne anstataŭota sojlo al la lego de la traduko de Barthelmess, kiel kies perilo ĝi aperas. Eĉ mem stare ĝi diras al ni multon pri la tutmonde signifega verko. Laŭdon kaj gratulon
meritas la aŭtoro kaj la eldonisto :
La lingvaĵo estas bonega, tujkomprena, inda al la famo de tia kompetentulo, kia estas s-ano Butin. Tamen, iom ĝenis min, en tiu proza verketo, la troa apostrofado de la artikolo ; mi rigardas tion ne imitinda uzo ; almenaŭ al mi ĝi ĉiam impresis artifike.
Bedaŭre nur, ke tia grava enkonduko ne aperis prologe, samkorpe en la Faŭsto-traduko de Berthelmess. Ĉar post ellego de la verketo de s-ano Butin, la relego de Faŭsto iĝas pli alirebla kaj fruktodona.
Nia originala, literaturo riĉiĝis per vere havinda eseo. ”