Hermes HALPAUR (ankaŭ Hermes Halbbauer; * en la 16-a jarcento; † la 17-an de februaro 1572 en Fulda) estis aŭstra jezuito, predikisto kaj teologo.

Hermes Halpaur
Persona informo
Naskiĝo 16-a jarcento
Morto 17-an de februaro 1572 (1572-02-17)
Okupo
Okupo predikisto
vdr
Ŝlosoŝtono blazona el la pordo enireja de la Jezuita kolegio de Speyer

Vivo kaj agado redakti

Originante el Karintio li eniris en 1552 en Vieno la ordenon jezuitan. Sekve li iĝis rekta asistanto de Petrus Canisius. En 1559 Hermes Halpaur instruis filozofion ĉe la Universitato de Ingolstadt.[1]

En 1561 imperiestro Ferdinando la 1-a venigis la jezuitojn al Innsbruck. Halpaur estis inter la unuaj ordenanoj kiuj eklaboris tie multmerite; li ja estis sendita de Kanizo kiu poste venis ankaŭ mem. En Innsbruck Halpaur estis i.a. kortega predikisto ĉe la (kortega) Franciskana preĝejo, kie li laŭ la juĝo de Beda Weber freŝigis ĉies animon per klareco, pieco kaj konvinkego de siaj paroladoj.[2] Por la ekstergeedzecaj filinoj de la imperiestro Magdaleno, Heleno kaj Margareto li estis konfesprenanto.[3]

Kiam en 1567 fonditis jezuita kolegio en Speyer karieris Halpaur kiel ĝia unua rektoro. Tiam li estis estinta jam ekde aŭtuno 1566 posteulonte patron Lambert Auer kiel provizora katedralpredikisto. Baldaŭ poste Halpaur ekinstruis ĉe la katedrala lernejo. En 1571 lia samordenano Peter Michael Brillmacher iĝis nova estro kontinuigante feliĉe la pionirlaboron de Halpaur. Samjare Halpaur senditis al Fulda kie li alvenis en la 24.11.1571 ĉar princo-abato Balthasar von Dernbach estis petanta ordenan filion ankaŭ en Fulda: pro tio oni konfidis je la talento de Halpaur. La 17-an februaron 1572 li falis teren mortinte dumpredike en la Katedralo de Fulda.[4]

Referencoj redakti

  1. Carl Heinrich von Lang: Geschichte der Jesuiten in Baiern, Nürnberg, 1819, p. 102; (Digitalscan)
  2. Beda Weber: Tirol und die Reformation, Innsbruck, 1841, p. 377; (Digitalscan)
  3. Paul Graf von Hoensbroech: Der Jesuitenorden, Band 1, p. 436, 1926; (PDF-Digitalscan)[rompita ligilo]
  4. Christoph Weber: Die Jesuiten in Fulda, ĉe: Fuldaer Geschichtsblätter, Jahrgang 34, Fulda, 1958, p. 30; (Digitalscan)

Literaturo redakti

  • Ludwig Stamer: Kirchengeschichte der Pfalz, 3. Teil, 1. Band, p. 64–66, Pilger Verlag Speyer, 1954