Beda Weber

aŭstra verkisto

Johann Chrysanth "Beda" WEBER (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1789 en Lienz, mortinta la 28-an de februaro 1859 en Frankfurto ĉe Majno) estis aŭstra benediktana profesoro, verkisto kaj membro de la Frankfurta Parlamento.

Beda Weber
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1798 (1798-10-26)
en Lienz
Morto 28-an de februaro 1858 (1858-02-28) (59-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Okupo
Okupo poeto • politikisto
vdr

Vivo redakti

Tre talentita Weber kompletigis mezlernejkurslaboraĵon en Bozen en kvar jaroj en la Franciskana gimnazio. Li studis filozofion en Innsbruck dum du jaroj. Lia patro tamen deziris ke li lernu normalan metion kaj la ordinaran laboron de kamparano kaj tiel Weber iĝis ŝuisto. Li tiam membrigis la benediktana abatejo de Marienberg proksime de Mals kaj ricevis la ordenan nomon Beda. En la aŭtuno de 1821 li komencis studi teologion en Innsbruck kaj post la forigo de la teologia fakultato tie, li daŭrigis siajn kursojn en Brixen.

Animzorgado redakti

Weber ordinitis en 1824 kaj iris por mallonga tempo al la episkopa seminario ĉe Trento por prepari sin por pastoreca laboro; en 1825 li revenis al sia monaĥejo. Post mallonga tempo foruzita en la paroĥujo, li komencis instrui ĉe la mezlernejo ĉe Meran, kie li restis dum dudek jaroj. Li ricevis vokojn al profesorecoj de la altlernejo insbruka, de la benediktana liceo en Augsburg kaj de la kronprinco de Hohenzollern-Sigmaringen, sed restis ĉe Meran ĝis li estis vokita for per la politikaj okazaĵoj de 1848. Liaj parlamentaj laboroj altiris atenton.

Kiam la urbopastro de Frankfurto mortis, Weber sukcedis lin. Lia agado kaj granda fervoro en la kuraco de animoj estis rekonitaj fare de sia episkopo, kiu igis lin kanono de la diocezo de Limburg, episkopa komisaro, spirita konsilisto, kaj membro de la dioceza tribunalo en Frankfurto kaj de la lernejkomisiono, same kiel inspektisto de la katedrallernejo. Liaj laboroj pruvis tro bonegaj por lia malfortika konstitucio kaj li baldaŭ estis trafita per apopleksio. Weber mortis en Frankfurto ĉe Majno kie lia memoro estis eternigita en fresko en la Imperia Katedralo, kies restarigon li iniciatis. Literaturaj verkoj

Verkado redakti

Weber estis elstara predikisto kaj publikigis "Predigten und Tiroler Volk", kies enspezojn li donacis al bonfaradaĵoj. Li fondis semajnan gazeton, "Das Frankfurter katholische Kirchenblatt" (1853), kiu du jarojn poste iĝis la dimanĉa aldono el granda katolika gazeto "Deutschland". Li eldonis selektadon de siaj kontribuoj al tiu gazeto sub la titolo de "Bilder aus dem deutschen Kirchenleben" (1858); kvin jarojn pli frue li kolektis siajn kontribuojn al "Aŭgsburger Postzeitung" kaj al "Historisĉ-politisĉe Blätter" en libroformo sub la titolo "Charakterbilder".

Verkoj (elekto) redakti

  • Das Land Tirol, 3 Bände, 1837–38
  • Tirol und die Reformation in historischen Bildern und Fragmenten. Ein katholischer Beitrag zur nähern Charakterisierung der Folgen des dreißigjährigen Krieges vom tirolischen Standpunkte aus, Innsbruck 1841
  • Lieder aus Tirol (poemoj), Stuttgart 1842
  • Die Gedichte Oswalds von Wolkenstein. Mit Einleitung, Wortbuch und Varianten, Innsbruck 1847
  • Die Stadt Bozen und ihre Umgebungen, Bozen 1987 (represo malŝanĝita de 1849) (ISBN 88-7014-459-3)
  • Oswald von Wolkenstein und Friedrich mit der leeren Tasche, Innsbruck 1850
  • Predigten an’s Tiroler Volk, Frankfurt a. M. 1851
  • Das Thal Passeier und seine Bewohner, Innsbruck 1852
  • Charakterbilder, 1853
  • Handbuch für Reisende in Tirol (unuvoluma eldono), Innsbruck 1853
  • Cartons aus dem deutschen Kirchenleben, Mainz 1858