Mals

komunumo de Italio

Mals-Malles ( germane: Mals; itale: Malles) estas komunumo en Sudtirolo, norda Italio. Ĝi estas la dua plej grava loko de la Venosta Valo kaj ĉefloko de la supra valo (Obervinschgau).

Mals (Malles Venosta)

panoramo kun turoj
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 42′ N, 10° 33′ O (mapo)46.710.55Koordinatoj: 46° 42′ N, 10° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.051 m
Areo 246 km²
Loĝantaro 5246 (2023)
Loĝdenso 21 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Burgeis (Burgusio), Tartsch (Tarces), Laatsch (Laudes), Schleis (Clusio), Schlinig (Slingia), Matsch (Mazia), Planeil (Planol), Plawenn (Piavenna), Alsack (Alsago) kaj Ulten (Ultimo)
Najbaraj komunumoj Graun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch
Patrono Ĉielenpreno de Maria
Festa tago la 15-an de aŭgusto
Nomo de loĝantoj Malsermallesi
Poŝtkodo 39024
Imposta kodo E862
Kodo laŭ ISTAT 021046
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 246 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Graun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch .

Lingva distribuo redakti

La plejmulto de la loĝantoj (97%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 3% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidindaĵoj redakti

La vilaĝo famas pro siaj mezepokaj preĝejoj. El la tiamaj sep preĝejoj daŭre ekzistas kvin : la paroka preĝejo, kaj la preĝejoj de Sankta Benedikto, de Sankta Martino, de Sankta Mikaelo kaj de la dekkvar helpantoj en mizero. De la preĝejo de Sankta Johano restis nur la turo.

Cetere en la vilaĝo troviĝas pluraj mezepokaj domegoj.

Trafiko redakti

Mals-Malles estas la finstacio de la fervojo de la Venosta Valo, konstruita en 1906 kaj renovigita inter 2000 kaj 2005.

 
panoramo de la tuta valo, maldekstre la frakcio Laatsch, dekstre Mals