Schlanders
komunumo de Sudtirolo, Italio
Schlanders - por kiu aldona itallingva literumo Silandro estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 273 loĝantoj sur areo de 115,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Latsch, Laas, Mals, Martell kaj Schnals.
Silandro (Schlanders) | |||||
![]() | |||||
komunumo de Italio ![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Regiono | ![]() | ||||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
Geografia situo | 46° 38′ N, 10° 46′ O (mapo)46.62806910.773477Koordinatoj: 46° 38′ N, 10° 46′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 720 m | ||||
Areo | 115 km² | ||||
Loĝantaro | 6273 (2023) | ||||
Loĝdenso | 54 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Göflan (Covelano), Kortsch (Corces), Nördersberg (Montetramontana), Sonnenberg (Montemezzodì), Vetzan (Vezzano) | ||||
Najbaraj komunumoj | Latsch, Laas, Mals, Martell kaj Schnals | ||||
Patrono | Sankta Maria | ||||
Festa tago | 12-a de septembro | ||||
Nomo de loĝantoj | Schlanderser (germane), malpli ofte silandresi (itale) | ||||
Poŝtkodo | 39028 | ||||
Imposta kodo | I729 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021093 | ||||
Telefona prefikso | 0473 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | schlanders.it | ||||
| |||||
tipe svelta turo de la katolika kirko de la germanlingva paroĥo
Lingva distribuo
redaktiLaŭ la nacia censo de 2011, la plejmulto de la loĝantoj (94,7 %) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 5,2 % parolas denaske la italan kaj 0,1 % la ladinan.
Eksteraj ligiloj
redakti- schlanders.it (germane kaj itale)