Malfermi la ĉefan menuon

Máté Fenyvesi [fenjveŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fenyvesi Máté estas hungara futbalisto, bestkuracisto, politikisto, parlamentano. Lia sporta karesnomo estis Tüske (=dorno).

Máté Fenyvesi en 2011

Máté Fenyvesi [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1933 en Jánoshalma.

BiografioRedakti

Máté Fenyvesi komencis futbaladi jam en 1948 en sia naskiĝurbeto, sed lia vera sporta kariero ligiĝas al klubo de Ferencváros ekde 1953. Li apartenis al la nacia teamo 76-foje ĝis 1969. Li akiris diplomon pri bestkuraco en 1960, poste ankaŭ en la sporta vivo li uzis la signon dr (doktoro). Post la diplomo li laboris en ĉefa buĉejo de Budapeŝto, ekde 1970 en diversaj provincaj urboj. Inter 1989 kaj 1998 li estis privata bestkuracisto. Depost fino de la socialismo li komencis ankaŭ politikadi. En 1990 li estis elektita municipa deputito en sia naskiĝurbo, inter 1998–2006 li estis parlamenta deputito. Li ricevis premiojn en 1955, 1994, 2013.

FontojRedakti