Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto)

La Baziliko de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) estas la plej granda preĝejo de Budapeŝto. Ĝi estis konstruita en eklektika stilo, laŭ planoj de József Hild, inter 1851–1867. Post morto de Hild, la laboron pludaŭrigis Miklós Ybl kaj finis en 1905. La konstruaĵo altas 96 m-ojn kaj tiel apartenas al la plej grandaj konstruaĵoj de Budapeŝto.

Baziliko de Sankta Stefano
malgranda bazilikokunkatedralo
Loko
Ŝtato Hungario Hungario
Municipo Budapeŝto
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Statuso Katedralo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Hild, József Kauser
Konstrustilo Novklasika arkitekturo
Tipo de konstruaĵo Katedralo
Konstruado 1851 - 1905
Specifo
Longo 87,4 m
Larĝo 55 m
Alto 96 m
Ligiloj
Oficiala paĝaro http://bazilika.biz/
vdr
Partoprenantoj de UK 1929 antaŭ la baziliko

La baziliko estas nomata post la unua hungara reĝo, sankta Stefano la 1-a (ĉ. 975–1038), kies mumiigita dekstra sub-brako troviĝas en la baziliko. En Hungario tie okazas la plej granda procesio la 20-an de aŭgusto.

En 1947 la kupolo bruliĝis. Oni estingis ĝin per akvoŝprucoj, tamen samtempe oni forpumpis la akvon, tial la freskoj kaj aliaj artaĵoj restis en akceptebla stato.

Konstruaĵo redakti

La baziliko situas sola en la urbomezo. La fasado konsistas meze el impone granda enirejo. Pli supre triangulo fermas la supron. Ĉe la du flankoj po 1 turoj altiĝas. Super la navo impona kupolo estas videbla.

La baziliko estas ankaŭ katedralo.