sunaismo

La proksimume 400000 karakalpakoj (propra nomo Qaraqalpaq, plurale Qaraqalpaqlar) estas tjurklingva etno proksime parenca al al kazaĥoj, setlanta aparte sudoriente de la lago Aralo kaj parolanta la karakalpakan lingvon. La etno ekestis el la sudaj kazaĥoj kaj la etnanoj tradicie estas aparte farmistoj kaj fiŝistoj. La plejmulto de la karakalpakoj religie estas anoj de sunaisma islamo kaj laŭ la lingva aparteno konsideras sin anoj de la tjurka popolaro.

Karakalpakoj
etno
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
752 646
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
karakalpaka lingvo
Religio
vdr

La setloregiono de la karakalpakoj en Sovetunio inter la jaroj 1925 kaj 1932 apartenis al la "Aŭtonoma Regiono de Kirgizoj", kaj ene de ĝi konsistigis propran aŭtonoman regionon. En 1932 la sovetunia gvidantaro atribuis al la karakalpakoj propran Aŭtonoman Sovetan Socialisman Respublikon (ASSR), kiu situis ene de la Rusa SSR. En 1936 la regiono Karakalpakio iĝis parto de la Uzbeka SSR.

Post la disfalo de Sovetunio la regiono konsekvence iĝis parto de la sendependiĝinta ŝtato Uzbekio, kvankam multaj karakalpakoj longe celis aliĝon de la regiono al Kazaĥio, pro la etna parenceco. Ankoraŭ nuntempe la registaro de Kazaĥio komprenas sin kiel "protektopotenco" de la karakalpakoj.