Karakalpakio

KarakalpakioKarakalpakstano (karakalpake Qaraqalpaqstan Respublikasi, Qaraqalpaqstan [nova latinalfabeta literumo]; Қарақалпақстан Республикасы, Қарақалпақстан [malnova cirilalfabeta literumo]; uzbeke Qoraqalpog‘iston Respublikasi, Qoraqalpog‘iston), oficiale Respubliko KarakalpakstanoRespubliko Karakalpakio, estas aŭtonoma respubliko en la okcidento de Uzbekio, proksime de la lago Aralo. Ĝi kovras areon de 164 900 km² kaj komence de la jaro 2008 en ĝi vivis 1 727 813 loĝantoj. La ĉefurbo estas Nukus.

Karakalpakstano
uzbeke Qoraqalpog‘iston Respublikasi, karakalpake: Qaraqalpaqstan Respublikasi
aŭtonoma respubliko
Fortreso Ayaz Kal en ĥanato Ĥorezmo
  Flago
Lando Uzbekio Uzbekio
Riveroj Amudarjo, Sirdarjo
Ĉefurbo Nukus
Areo 164 900,0 km² (16 490 000 ha)
Loĝantaro 1 727 813 (komence de 2008)
Denseco 10,48 loĝ./km²
Dezerto Kizilkumo
Horzono UTC (UTC+4)
ISO 3166-1 UZ-QR
Vikimedia Komunejo: Karakalpakstan
Retpaĝo: sovminrk.gov.uz/lang/en/

Geografio redakti

Oriente de la areo situas la dezerto Kizilkumo, okcidente la ebenaĵo Ustjurt, kaj meze la delto de la rivero Amudarja.

La akvo en la lago Aralo dum la lastaj jardekoj pli kaj pli malmultiĝis, ĉar la antaŭaj alfluoj per la riveroj Amudarja kaj Sirdarja pro tre fortiĝinta akvigo de kotonoplantejoj kaj aliaj agrikulturaj areoj ne plu atingas la lagon. Tio en la lastaj jardekoj gvidis al fortaj ekologiaj ŝanĝoj en la tuta regiono, al klimataj kaj geologiaj ŝanĝoj - sume al ekologia katastrofo. La bordoj de la lago retiriĝis de la tradiciaj havenurboj kaj ripozlokoj. Granda nombro de ŝipoj nun seke kuŝas sur sabla kaj sala fundo de la lago, anstataŭ en la akvo, kaj donas la impreson kvazaŭ temus pri "ŝipa tombejo".

Loĝantaro redakti

La loĝantaro je po triono konsistas el karakalpakoj, el uzbekoj kaj kazaĥoj.

Politiko redakti

La aŭtonoma respubliko havas propran parlamenton, propran ministraron kaj propran flagon. La karakalpaka lingvo kaj la uzbeka lingvo estas la du oficialaj lingvoj de la regiono.

Unu el la vicgvidantoj de la Parlamento de Uzbekio (Oliy Majlis) estas reprezentanto de la aŭtonoma respubliko - ĉiam tiu, kiu momente estas la gvidanto de la Parlamento de Karakalpakio (Joqargi Keñes).

Administra divido redakti

Karakalpakstano estas dividita en 14 distriktojn (karakalpake rayon laŭ la paralela rusa vorto, uzbeke tuman) kaj en 7 eksterdistriktajn urbojn (karakalpake qalas, uzbeke shahar). La eksterdistriktaj urboj estas Nokis, Shimbay, Kegeyli, Hoĝeli, Taqıyatas, Qoñirat kaj Tõrtkūl. La distrikto Kegeyli en sia nuna formo ekestis en 2004 per kunigo de la antaŭaj du distriktoj Kegeyli kaj Bozataw (ĉefloko estis Qazanketken).

distriktoj de Karakalpakstano
n-ro distrikto ĉefloko n-ro distrikto ĉefloko n-ro distrikto ĉefloko n-ro distrikto ĉefloko  
1
Amiw dãrya

Mañgıt
5 Kegeyli
Kegeyli
Kegeyli
Kegeyli
9
Qoñirat

Qoñirat
13 Toʻrtkoʻl
To'rtku'l
Toʻrtkoʻl
To'rtku'l
2
Biruniy

Biruniy
6
Moynaq

Moynaq
10
Qaraõzek

Qaraõzek
14
Xojeli

Xojeli
3
Shimbay

Shimbay
7
Nõkis

Aqmañgıt
11
Shomanay

Shomanay
la nomoj estas la karakalpakaj/small>
4 Ellakqala
Ellikqala
Boʻston
Bustan
8 Qanlikõl
Qanlikõl
12
Taxtakõpir

Taxtakõpir

Historio redakti

Ĝis la jaro 1924 la nordo de la regiono kun la regiono de la dezerto Kizilkumo apartenis al la Kirgiza ASSR ene de la Rusia Soveta Socialisma Respubliko - la nuna Kazaĥio. La sudo de Karakalpakstan ĝis la jaro 1924 estis parto de la Ĥorezma Popola Soveta Respubliko (ĝis 1920 Ĥanlando de Ĥiva). Ekde la 27-a de oktobro 1924 la nordo kaj sudo konsistigis komunan administran regionon - unue kiel aŭtonoma oblasto, ekde la 20-a de marto 1932 kiel Karakalpaka Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, post la 5-a de decembro 1936 kiel parto de Uzbeka SSR, kaj post 1991 de la postsocialisma Respubliko Uzbekio.

Ekonomio redakti

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas la prenado de nafto kaj gaso, de saloj kaj fosfatoj el la tero, la akvige subtenata kultivo de kotono kaj rizo, la bredado de ŝafoj kaj silkraŭpoj kaj la tekstila industrio - surbaze de la produktata lano kaj silko.

Por havi sufiĉan akvon por la kultivo de kotono, ordonita de Jozef Stalin, granda kvanto el la akvo de la riveroj Amudarja kaj Sirdarja estis forkondukita en sennombrajn kanaletojn, tiel ke multe maltro da rivera akvo atingas la lagon Aralo, kiu sekve pli kaj pli malaperas.

Eksteraj ligiloj redakti