Castel Gandolfo

komunumo de Italio

Castel Gandolfo - prononco [kasTEL ganDOLfo] - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Latio kaj al la provinco Roma. Komence de 2023 en la komunumo vivis 8 564 loĝantoj sur areo de 14,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 604 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Albano Laziale, Grottaferrata, Marino, Rocca di Papa kaj la itala ĉefurbo Romo.

Castel Gandolfo
Castel Gandolfo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco RM Romo
Geografia situo 41° 45′ N, 12° 39′ O (mapo)41.7512.65Koordinatoj: 41° 45′ N, 12° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 426 m
Areo 14 km²
Loĝantaro 8564 (2023)
Loĝdenso 604 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Mole di Castel Gandolfo, Pavona
Najbaraj komunumoj Albano Laziale, Grottaferrata, Marino, Rocca di Papa kaj Romo
Patrono Sankta Sebastiano
Festa tago 20-a de januaro
Nomo de loĝantoj castellani
Poŝtkodo 00073
Imposta kodo C116
Kodo laŭ ISTAT 058022
Telefona prefikso 06
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Kristana patrono de la komunumo estas la sanktulo Sebastiano, kies memortago, la 20-a de januaro, sekve ankaŭ estas la komunuma festotago.

Castel Gandolfo troviĝas 30 kilometrojn sude de Romo. La komunumo estas ĉefe konata pro ĝia papa somerrestadejo.

Pluraj papoj mortis en Castel Gandolfo. Benedikto la 16-a ekloĝis en la papa restadejo post kiam li rezignis pri sia posteno (abdikis) la 28-an de februaro 2013.

Eksteraj ligiloj redakti