Aleksandro Lukaŝenko
Aleksandro LUKAŜENKO aŭ LUKAŜENKA (beloruse Аляксандр Рыгоравіч Лукашэнка [Alaksandr Rihoraviĉ Lukaŝenka], en Łacinka Alaksandar Ryhoravič Łukašenka; ruse Александр Григорьевич Лукашенко [Aleksandr Grigorjeviĉ Lukaŝenko][1]; naskiĝis 30-an de aŭgusto 1954 en Kopys, Belorusio) estas ekde la 20-a de julio 1994 la ŝtata prezidanto de Belorusio, posteno aparte kreita tiucele. Ekde 2020 li ne estas agnoskata de Usono, Britio kaj Eŭropa Unio kiel laŭleĝa reprezentanto de tiu ĉi ŝtato en internacia areno.
En okcidentaj medioj, oni ofte nomas lin „lasta diktatoro de Eŭropo“. Pri tiu nomumo Hugo Chávez diris, subtene al Lukaŝenko: „Li estas la lasta diktatoro de Eŭropo, mi — la lasta diktatoro en Latina Ameriko; ili demonigas nin, ĉar ni havas nian memstaran, de neniu dependan politikon“[2]
Biografio
redaktiLukaŝenko studis agrikulturon en akademio Mahiljoŭ same kiel historion en Pedagogia Altlernejo. Ekde 1975 ĝis 1977 li laboris kiel instruktoro ĉe la sovetuniaj limgardaj trupoj en Brest. Poste li iĝis sekretario de KPSU kaj direktoro de sovĥozo. Dum la puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov li apogis la puĉistojn en 1991.
Post kiam oni elektis lin prezidento de Belorusio en 1994, li forte subpremis la neamikajn amaskomunikilojn. Li estis inter nedemokratiaj cirkonstancoj denove elektita al prezidento (lastfoje en 2010). Dum lia unua elekto je presidanta posteno, en unua etapo li ricevis 44, 82 % de voĉoj, en dua etapo - 81%. 20-an de julio 1994. Li proponis referendumon (14-an de majo 1995) kun demandojn pri ŝtataj simboloj de Belorusio, pri aldono al rusa lingvo nivelo de ŝtata lingvo, pri ekonomika kunligo kun Rusio. En ĉiu demando li ricevis subtenon de elektantojn. Li partoprenis en subskribo de kontrakto inter Rusio, Belorusio, Kazaĥio kaj Kirgizio pri profundigo de integrado en ekonomikaj kaj sociaj aferoj. Kune kun rusa prezidento Jelcin li subskribis kontrakton pri unio de Belorusio kaj Rusio (2-an de majo 1996. Tuj poste li proponis referendumon (24-an de novembro 1996) kun demandoj pri ŝanĝoj en konstitucio, rajto pri propreco je tero, ŝanĝo de dato de festo: "Tago de sendependeco", rilatoj de elektantoj al konservo de mortiga puno. Laŭ rezultoj de referendumo - ŝanĝoj de konstitucio - li komencis novan 5-jaran oficperiodon kiel prezidento. Multfoje li proponis doni al rezultoj de referendumo leĝodonan rajton. US kaj EU tamen rifuzis akcepti la legitimecon de la referendumo, pro mankado al la reguloj de veraj demokrataj balotoj.[3][4]
Dum la sekvaj prezidantaj elektoj en la jaro 2001 li estis dua fojo elektita. En 2004 je referendumo (17-an de oktobro 2004), laŭ oficialaj faktoj ricevinte 77,3% de voĉoj, li ekhavis rajton partopreni en la sekvaj prezidantaj elektoj. Dum prezidantaj elektoj en la jaro 2006 Lukaŝenko estis reelektita kiel prezidanto tria fojo, ricevinte laŭ oficialaj kalkuloj 83% de voĉoj. Laŭ itogoj de elektoj en la jaro 2010, li konservis sian prezidentan postenon kaj estis reelektita jam kvaran fojon.
Li estas akre kritikata en belorusiaj kaj alilandaj komunumaj kaj politikaj grupoj pro rompo de okcidentaj normoj de politika libereco, kio kondukis al mallaŭdo kaj politika izolado de Belorusio de flanko de okcidentaj landoj. Samtempe li estas populara en sia lando kaj en kelkaj landoj de eks-Sovetunio pro socie respondeca reĝimo kun kreskanta varproduktado, kiun li sukcesis konstrui en sia lando[5].
Lukaŝenko estas edziĝinta (ekde 1975), havas tri filojn, la lastan – Mikalaj – kun kromedzino Irina, sia iama kuracistino.
Protestoj de la belorusa opozicio
redaktiLa 9-an de aŭgusto post prezidenta voĉdonado, en kiu laŭ oficialaj donitaĵoj venkis la oficanta prezidento, komenciĝis amasaj plurmonataj protestoj pro ties falsigo en la publika opinio kaj la belorusa opozicio. Sekvis arestoj de 30 000 homoj kaj la unuaj mortigoj.
La 27-an de aŭgusto: Kamiono de pola humanitara helpo kun 18 tunoj da nutraĵo de Solidareco al belorusa sindikato por strikantaj entreprenoj estis haltigita ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo por pli ol 20 horoj, la ŝoforo arestita de KGB kaj enkatenigita malgraŭ ĉiuj necesaj dokumentoj - al Pollando venis laŭvicaj belorusoj por kuraciĝi, el pli ol 450 batitaj kaj torturataj en arestejoj fare de OMON dum la unuaj du tagonoktoj lige al manifestacioj pro falsigitaj porprezidentaj balotoj; samtage OMON arestis por kelkaj horoj ne malpli ol 39 ĵurnalistojn, ankaŭ de eksterlando, en tio de Televido Belsat, forprenante personajn dokumentojn
Referencoj
redakti- ↑ Filip Noubel; Maxim Edwards (07-09-2020) Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 07-09-2020. Alirita 07-09-2020 .
- ↑ Президент Беларуси посетил Венесуэлу (Prezidento de Belorusio vizitis Venezuelon)
- ↑ . BBC News:Observers deplore Belarus vote (Observantoj bedaŭras belorusian voĉdonon) (angle). British Broadcasting Company (18 octobro 2004). Kontrolita en 2013.
- ↑ http://www.rec.gov.by/sites/default/files/pdf/Archive-Referenda-1996-Soob.pdf Arkivigite je 2013-10-13 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ Stanislavo Belov (2020-09-14) Kio efektive okazas en Belorusio? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2020-09-15. Alirita 2020-09-15 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Filip Noubel (07-09-2020) Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 07-09-2020. Alirita 07-09-2020 .
- Stanislavo Belov (2020-09-14) Kio efektive okazas en Belorusio? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2020-09-15. Alirita 2020-09-15 . (pri Lukaŝenko kaj protestoj en Belorusio en 2020)
- redaktoroj: d-ro Dariusz Zalewski, Marek Bućko, Michał Kurkiewicz kaj Tomasz Pisula: Białoruski system represji. Prześladowcy i ich ofiary. Raport z realizacji projektu "Centrum dokumentacji i pomocy ofiarom represji politycznych na Białorusi" (Belorusa sistemo de reprezalioj. Ekzekutistoj kaj iliaj viktimoj. Raporto el realigo de la projekto de "Centro de la dokumentado kaj helpo al la viktimoj de politikaj reprezalioj en Belorusio) , Fundacja Wolność i Demokracja, Varsovio decembro 2007, p. 72.