Instruktoro estas milit-instruisto (PIV).

En pli vasta senco la vorto havas plurajn signifojn, kiuj povas diferenci de lando al lando. Instruktoro povas esti

  • persono, kiu donas klarigon pri uzado de konkreta maŝino, aparato, pri la unua helpo (sukuro), pri konduto dum evakuado, kiu instrukcias novan dungiton k.s.
  • hejma instruisto
  • gvidanto de kursoj
  • gvidanto de infanaj grupoj en someraj tendaroj ktp.

Instruktoro ofte ne havas pedagogian edukon kiel instruisto, sed majstras iun fakon kaj tial estis komisiita instrui nefakulojn aŭ komencantojn pri la fundamentoj de la fako aŭ pri konkreta tasko (ekz. manupuli per fusilo, konstrui flosponton, elfosi sapeon ktp.).