Prezidanto de Belorusio

ŝtatestro de la Respubliko Belorusio

La prezidanto de Belorusio (beloruse Прэзідэнт Рэспублікі Беларусь, latinliterigite Prezident Respubliki Bielaruś; ruse Президент Республики Беларусь, latinliterigite Prezident Respubliki Belarus) estas la ŝtatestro de la Respubliko Belorusio.

Prezidanto de Belorusio
Прэзідэнт Рэспублікі Беларусь
flago
pozicio Redakti la valoron en Wikidata
prezidanto
Komenco 1994 vd
Lando(j) Belorusio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La posteno estas la plej alta pozicio en la politika sistemo de Belorusio. La ŝtata prezidanto nomumas kaj estras la registaron de la Respubliko Belorusio (beloruse Урад Рэспублікі Беларусь, latinliterigite Urad Respubliki Bjelarus), la plej alta ekzekutiva organo de la ŝtato Belorusio, konsistanta el la Konsilio de Ministroj de la Respubliko de Belorusio (beloruse Савет Министрав Републики Беларус, latinliterigite Savyet Ministraw Respubliki Byelarus), estas la ekzekutivo de ŝtata potenco en Belorusio, La prezidanto de Belorusio administras la ĉefan tagordon de la registaro kaj direktas la ministrojn.[1]

La posteno kreiĝis la 20-an de julio 1994, unua kaj ĝis nun sola postenulo estas Aleksandro Lukaŝenko, kiu laŭ registaraj informoj en liberaj baloto estis elektita kaj re-elektita en 1994, 2001, 2006, 2010, 2015 kaj 2020. Ekde 2020 li ne estas agnoskata de Usono, Britio kaj Eŭropa Unio kiel laŭleĝa reprezentanto de tiu ĉi ŝtato en internacia areno.

Fontoj

redakti