Andrej Movĉan (ruse Андрей Андреевич Мовчан; n. la 25-an de aprilo 1968, Moskvo, Sovetunio) estas rusia ekonomikisto, financisto, fakulo pri investado, ekde 2020 loĝanta en Londono, Britio. Li estas fondinto kaj dum longa tempo direktoro de la investokompanio Movchan’s Group. Li estas invitita eksperto de programo "Ekonomia politiko" de la Mockva Carnegie Centro[1]. Li okupiĝas pri konsultado pri persona kaj korporacia investado kaj pri sendependa taksado de investaj aktivoj.

Andrej Movĉan
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1968 (1968-04-25) (55-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater fakultato de mekaniko kaj matematiko de la Moskva Ŝtata Universitato • Booth School of Business • Financa Universitato sub la Registaro de Rusa Federacio
Infanoj 4
Okupo
Okupo ekonomikisto
TTT
Retejo https://movchans.com/
vdr

Biografio redakti

Andrej Movĉan naskiĝis la 25-an de aprilo 1968 en Moskvo kaj ĝis 2020 laboris kaj loĝis tie. Somere 2020 li transloĝiĝis al Londono (Britio), kie tiutempe jam lernis lia filo. Sian transloĝiĝon li klarigis en sia blogo per deziro esti pli proksime al plejparto de siaj geamikoj kaj parencoj, inkluzive du gefilojn, pli milda klimato, pli bona atingebleco de ĉiuj lokoj en Eŭropo kaj strebo forlasi ĉiam pli preman socio-politikan atmosferon en Rusio. Li tamen promesis ofte viziti Moskvon, inkluzive por oficaj aferoj.

  • 1992—1993 — sekciestro en financa kompanio Alfa-Group.
  • 1993 — sekciestro de la financa departemento en la grupo da kompanioj Guta.
  • 1994—1997 — sekciestro en la banko "Rossijskij Kredit".
  • 1997—2003 — plenuma direktoro de la investa kompanio "Trojka Dialog".
  • 2003—2009 — CEO de "Renessans Administrado de Investoj".
  • 2006—2008 — CEO de la banko "Renessans Kredit".
  • 2009 — fondis la investan kompanion "Tretij Rim" (Tria Romo) kaj estis ĝia CEO ĝis ĝia vendo en 2013.
  • ekde 2015 — gvidanto (de 2017 — invitita eksperto) de la programo "Ekonomia politiko" de la Mockva Carnegie Centro.
  • 2016 — fondis kaj ekgvidis grupon da kompanioj pri administrado de investoj Movchan’s Group (nun — administranta partnero).

Edukado redakti

  • 1985—1992 — la mekaniko-matematika fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato;
  • 1995—1996 — la banka kaj asekura fakultato de la Financa Akademio ĉe la Registaro de Rusio;
  • 2001—2003 — MBA (Magistro de Komerca Administrado) en la Lernejo de Booth de la Universitato de Ĉikago;
  • Atestilo de kvalifiko "Estro de administra kompanio" de la Centra Banko de Kipro (angle Certificate of Professional Competence of Supervisors and Employees of Banks and Investment Firms)
  • Atestilo 1.0 de la Federacia Servo pri Financaj Merkatoj de Rusio[1];

Membro de la honora akademia societo Beta Gamma Sigma (Usono).

Familio redakti

Andrej Movĉan havas edzinon kaj kvar gefilojn. Lia edzino Olga estas kardiologo, sed nun praktikas kiel Gestalt-terapeŭto[2]. Lia filino laboras en esplora medicina kompanio eksterlande, interalie okupiĝas pri kreado de vakcino kontraŭ KOVIM-19.

Publikaĵoj redakti

Andrej Movĉan regule verkas por diversaj gazetoj kaj retejoj, kaj ĉe Fejsbuko, ĉefe pri temoj ekonomiaj kaj sociaj, foje ankaŭ politikaj, sed rigardataj de la ekonomia vidpunkto. Li kontribuas ankaŭ al kanaloj de Movchans pri financoj kaj investado en Youtube kaj Telegram. En 2019 li eldonis sian esearon forme de libro "Rusio en la epoko de postvero. Racio kontraŭ informa bruo" kaj en 2020 aperis lia libro (kunaŭtore kun Aleksej Mitrov) "Damnitaj ekonomioj" pri fiaskintaj naciaj ekonomioj.

Libroj redakti

  • Мовчан, Андрей. (2019) Россия в эпоху постправды. Здравый смысл против информационного шума [Rusio en la epoko de postvero. Racio kontraŭ informa bruo] (ruse), p. 598. ISBN = 978-5-9614-2428-7. (aro da eseoj, verkitaj en diversaj jaroj)
  • Мовчан, Андрей; Алексей Митров. (2020) Про́клятые экономики [Damnitaj ekonomioj] (ruse), p. 610. ISBN = 978-5-17-109321-1.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Андрей Мовчан (ruse). La Mockva Carnegie Centro. Arkivita el la originalo je 16-09-2020. Alirita 28-10-2020.
  2. Андрей Мовчан (ruse). Finparty. Arkivita el la originalo je 21-09-2020. Alirita 28-10-2020.