Printempa Renkontiĝo
La Printempa Renkontiĝo estis ĉiujara Esperanto-renkontiĝo organizata de la Nederlanda Esperanto-Junularo.
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Printempa Renkontiĝo | |||
Regiono | Nederlando | |||
Periodo | printempo | |||
Organizanto | NEJ | |||
Ekzistas ekde | ? | |||
Celgrupo | junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | ? | |||
Fota retpaĝo | ? | |||
Bazaj informoj
redaktiNomo kaj mallongigo
redaktiLa mallongigo de Printempa Renkontiĝo estas PR. Ĝis 1998, la mallongigo signifis Paska Renkontiĝo. Post 2006, la renkontiĝo estis organizita de teamo ekster NEJ kaj nomiĝis Primitiva Renkontiĝo.
Lokoj
redaktiPR ĉiam okazis en Nederlando, ĉiufoje en alia junulargastejo.
Datoj
redaktiLaŭ sia nomo, Printempa Renkontiĝo okazas en... printempo. Praktike NEJ ĝin organizis unue ĉiam dum la semajnfino de Pasko, kaj poste pro samtempeco de IJF dum la semajnfino de Ĉieliro; fine de majo.
Programo
redakti...
Listo de pasintaj kaj okazontaj PR-oj
redaktiInformoj laŭ retpaĝo de NEJ[1].
Jaro | Datoj | Urbo | Temo | Aliĝintoj |
---|---|---|---|---|
2008 | 30a de aprilo-4a de majo | Den Dolder | ||
2007 | 16a-20a de majo | Den Dolder | ||
2006 | 25a-28a de majo | Vlaardingen | Baza enspezo | |
2005 | 10a-12a de junio | Arnemuiden | ||
2004 | 19a-23a de majo | 's-Gravenzande | Kulturo-Naturo | <40 |
2003 | 28a de majo-1a de junio | Dwingeloo | ||
2002 | 9a-12a de majo | Ameland | 32 | |
2001 | 24a-27a de majo | Wellerlooi | Lingvodiverseco en Eŭropo | 41 |
2000 | 9a-12-a de junio | Hoeven | Translima migrado | 33 |
1999 | 13a-16a de majo | Eijsden | Eŭregionoj | 43 |
1998 | 10a-13a de aprilo | Broek | Konsumeti | 43 |
1997 | 28a-31a de marto | Vught | 62 | |
1996 | 5a-8a de aprilo | Doornspijk | 35 | |
1995 | 14a-17a de aprilo | Swalmen | 69 | |
1994 | 1a-4a de aprilo | Giethmen | 65 | |
1993 | 9a-12a de aprilo | Gemert | 61 | |
1992 | 17a-20a de aprilo | Ellecom | ~40 | |
1991 | 29a de marto-1a de aprilo | Roden | ||
1990 | 24a-27a de marto | Baarle-Nassau | NEJ-GEJ renkontiĝo | ~75 |
1989 | 13a-16a de aprilo | Vierhouten | ||
1985 | 5a-8a de aprilo | Loenen | ||
1984 | 20a-23a de aprilo | Bennekom | 58 |
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-22. Alirita 2018-01-22.