IJK 2008

64-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 64-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis inter sabato la 26-a de julio kaj sabato la 2-a de aŭgusto 2008 en la urbo Szombathely (esperante Sabatejo) en Hungario. Aliĝis 485 personoj; tamen efektive partoprenis ĝin nur 365 homoj el 36 landoj. La plej multaj el ili venis el Hungario (60), Rusio (49) kaj Germanio (43).

IJK 2008
Loko Szombathely,  Hungario
Ekde 26-a de julio 2008
Ĝis 2-a de aŭgusto 2008
← Antaŭa Sekva →
vdr
IJK-anoj (post vingustumado)
Kurso pri origamio
IJK-anoj dum la ekskurso al Balatono

Temo de la kongreso estis Minoritataj rajtoj – individuaj kaj kolektivaj. La gastiganta lando estis tiujare elektita kun malfruo (komence de oktobro 2007), pro manko de aliaj taŭgaj kandidatoj. La organiza teamo de la 64-a IJK estis grandparte identa kun tiu de la IJS (kiu en 2008 ĝuste pro la IJK ne okazis), kaj tial ankaŭ la IJK multflanke similis al tiu renkontiĝo. Simile kiel dum la antaŭa IJK en Hungario (1999 en Veszprém), ankaŭ dum tiu ĉi IJK okazis suneklipso, kvankam ĉi-foje nur parta (17 %, la 1-an de aŭgusto 2008).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti