Nino Vessella
Nino VESSELLA (naskiĝis la 25-an de marto 1947) estas itala tradukisto de la svahila lingvo, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo.
Nino Vessella | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1947 (73-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
VivoRedakti
Vessella doktoriĝis ĉe la Napola Universitato pri Orientaj Studoj (Istituto Orientale di Napoli) pri la svahila lingvo. Li tradukis literaturon el la svahila al la itala kaj al Esperanto kaj inverse.
EsperantoRedakti
Esperanton Vessella lernis aŭtodidakte en la aĝo de ĉirkaŭ 16 jaroj. Li kunlaboris pri pluraj Esperanto-vortaroj de la itala kaj aktivis en kreado de Esperanto-movado en Tanzanio.
Verkoj (elekto)Redakti
- 1983: Esperanto, jifunze lugha ya kiesperanto. Rotterdam: UEA 1983. (svahila gramatiko de esperanto).
- 1998: (kun Renato Corsetti) Vocabolario Esperanto-Italiano / Italiano-Esperanto. Milano: 1998. 108 p. — 21 cm = A5. Poŝvortaro de ĉ. 3.600 kapvortoj italaj; 2.100 radikoj Esperantaj.
Eksteraj ligilojRedakti
- Aŭtobiografiaj indikoj de Vessella en lia retpaĝo.
- Raporto de Vessella pri liaj spertoj krei Esperanto-movadon en Tanzanio.