Provinco Cuanza Norte

La provinco Cuanza NorteKwanza Norte ("norde de la rivero Cuanza") estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 24 110 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 400 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo N'Dalantando. La teritorio situas en la okcidento de la lando, oriente de la nacia ĉefurbo Luando kaj de la provinco Bengo ĉirkaŭanta tiun urbon.

Provinco Cuanza Norte
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj9° S, 15° O (mapo)-9.016666666666715.066666666667Koordinatoj: 9° S, 15° O (mapo)
ĈefurboN'Dalantando
- koordinatoj9° S, 15° O (mapo)-9.016666666666715.066666666667Koordinatoj: 9° S, 15° O (mapo) [+]
Areo24 110 km² (2 411 000 ha) [+]
Loĝantaro443 386 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-CNO

Provinco Cuanza Norte (Tero)
Provinco Cuanza Norte (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Cuanza Norte (Angolo)
Provinco Cuanza Norte (Angolo)
DEC

Map
Provinco Cuanza Norte
Vikimedia Komunejo:  Cuanza Norte Province [+]
vdr
situo de la provinco en Angolo

La regiono estas malurba: Laŭ la stato de 1988 el la tiam pli ol 365 000 nur 18 000 vivis en urboj. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj.

Ekde administra reorganizado de 2014 la provinco donis ioman parton en la nordoriento de sia teritorio al la nuna provinco Bengo. La provincaj mapoj en Vikipedio ankoraŭ ne montras tiun novan situacion, sed la de ekstere enplektita ŝanĝebla mapo tute sube de la informkesto jes jam grize montras la areo de la tuta nova provinco.

Vidu ankaŭ redakti

  • la najbaran provincon Cuanza Sul
  • kaj atentu ke la vorto Cuanza respektive Kwanza, en Esperanto angola kvanzo, ankaŭ uziĝas por la ŝtata valuto