Provinco Cuanza Sul

La provinco Cuanza SulKwanza Sul ("sude de la rivero Cuanza") estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 55 660 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2014 havis proksimume 1 881 873 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Sumbe. La teritorio situas en la okcidento de la lando, borde de la Atlantika Oceano, iom sude de la nacia ĉefurbo Luando kaj de la provinco Bengo ĉirkaŭanta tiun urbon.

Provinco Cuanza Sul
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj11° S, 15° O (mapo)-10.63333333333314.5Koordinatoj: 11° S, 15° O (mapo)
ĈefurboSumbe
- koordinatoj11° S, 15° O (mapo)-10.63333333333314.5Koordinatoj: 11° S, 15° O (mapo) [+]
Areo55 600 km² (5 560 000 ha) [+]
Loĝantaro1 881 873 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-CUS

Provinco Cuanza Sul (Tero)
Provinco Cuanza Sul (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Cuanza Sul (Angolo)
Provinco Cuanza Sul (Angolo)
DEC

Map
Provinco Cuanza Sul
Vikimedia Komunejo:  Cuanza Sul Province [+]
vdr

Inter la municipoj de la provinco estas Porto Amboim, Seles, Conda, Amboim, Quilenda, Libolo, Mussende, Quibala, Waku-Kungo, Cassongue kaj Ebo. Ĉefaj etnoj en la provinco estas la ambundoj norde kaj ovimbundoj pli sude (inkluzive de la provinca ĉefurbo Sumbe).

Vidu ankaŭ redakti

  • la najbaran provincon Cuanza Norte
  • kaj atentu ke la vorto Cuanza respektive Kwanza, en Esperanto angola kvanzo, ankaŭ uziĝas por la ŝtata valuto