Ovamboj
La bantua socio de la ovamboj, foje ankaŭ nomataj amboj, estas la plej multnombra grupo de loĝantoj en Namibio. Ili loĝas precipe en la namibia-angola limregiono, kiu dum la germana kolonia epoko kaj sub la sudafrika okupado nomiĝis "ovambolando". Ĝi situas inter sud-angolo kaj la nacia parko Etoŝa en Namibio.

La ovamboj dividiĝas je dek du grupoj. La ok grupoj loĝantaj en la namibia parto de ovambolando estas la kvanjamoj, ndongoj, kvamboj, nganĝeroj, mbalanhuoj, kvaludoj, eundoj kaj kolonkdoj, kiuj en 1994 kune nombris proksimume 670.000 anojn. La ovamba lingvo nomiĝas oŝivambo.