Provinco Lunda Norte

La provinco Lunda Norte estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 103 000 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2014 havis proksimume 860 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco post la ŝtata sendependiĝo komence estis Lucapa, sed pli poste la provinca ĉefurbo estis translokigita al Dundo. La teritorio situas en la nordoriento de la lando, lime de la Demokratia Respubliko Kongo, nomata Kongo Kinŝasa.

Provinco Lunda Norte
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj8° S, 20° O (mapo)-8.283333333333319.6Koordinatoj: 8° S, 20° O (mapo)
ĈefurboDundo
- koordinatoj8° S, 20° O (mapo)-8.283333333333319.6Koordinatoj: 8° S, 20° O (mapo) [+]
Areo103 760 km² (10 376 000 ha) [+]
Loĝantaro862 566 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-LNO

Provinco Lunda Norte (Tero)
Provinco Lunda Norte (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Lunda Norte (Angolo)
Provinco Lunda Norte (Angolo)
DEC

Map
Provinco Lunda Norte
Vikimedia Komunejo:  Lunda Norte Province [+]
vdr
situo de la provinco en Angolo

Inter la municipoj de la provinco estas Shah-Muteba, Cuango, Capemba-Camulemba, Lubalo, Caungula, Cuilo, Chitato-Dundo, Lucapa kaj Caumbo. Ĉefa etno en la provinco estas la ĉokveoj, sed malplimulte ekzistas ankaŭ etno nomata lundaoj, laŭ kiu la provinco evidente havas sian nomon, kaj aliaj etnaj grupiĝoj. La teritorio estas riĉa je diamantoj, sed tamen restas vaste subevoluita kaj la provincanoj estas plejparte tre malriĉaj.