La provinco Moxico [prononco "moŝiko"] estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko, laŭ teritorio la plej granda. Ĝi kovras areon de 223 023 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 230 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Luena. La teritorio situas en la oriento de la lando, borde nordoriente de la Demokratia Respubliko Kongo, nomata Kongo Kinŝasa, kaj sudoriente de Zambio.

Provinco Moxico
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj12° S, 20° O (mapo)-11.79166666666719.906111111111Koordinatoj: 12° S, 20° O (mapo)
ĈefurboLuena
- koordinatoj12° S, 20° O (mapo)-11.79166666666719.906111111111Koordinatoj: 12° S, 20° O (mapo) [+]
Areo223 023 km² (22 302 300 ha) [+]
Loĝantaro727 594 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-MOX

Provinco Moxico (Tero)
Provinco Moxico (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Moxico (Angolo)
Provinco Moxico (Angolo)
DEC

Map
Provinco Moxico
Vikimedia Komunejo:  Moxico Province [+]
vdr
situo de la provinco en Angolo

En la provinco en 2002 mortpafiĝis la rebela UNITA-gvidanto Jonas Savimbi, kaj per tio finiĝis enlanda milito de Angolo, kiu daŭris la antaŭajn 27 jarojn. Li entombiĝis en la vilaĝo Lucusse, sub arbo ĉe kiu li mortiĝis. Ĉefa etno en la provinco estas la gangeloj en la provinca centro kaj la malpli multnombre la ĉokveoj en la flankaj okcidento kaj oriento de la provinca areo. En la provinca teritorio cetere ankaŭ situas la Nacia Parko Cameia.

Vidu ankaŭ redakti