La provinco Namibe - dum la portugala kolonia epoko konata je la nomo "Moçamedes" - estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 57 091 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 310 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la samnoma havenurbo Namibe, en kiu laŭ la stato de 2004 vivis pli-malpli 133 000 provincanoj, do pli ol triono el ĉiuj. La teritorio situas en la sudokcidento de la lando, borde de la Atlantika Oceano kaj ĉe la suda flanko lime de la similnoma ŝtato Namibio. La provinco kaj sia ĉefurbo same kiel la najbara ŝtato nomatas laŭ la dezerto Namibo.

Provinco Namibe
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj15° S, 12° O (mapo)-15.19527777777812.150833333333Koordinatoj: 15° S, 12° O (mapo)
ĈefurboNamibe
- koordinatoj15° S, 12° O (mapo)-15.19527777777812.150833333333Koordinatoj: 15° S, 12° O (mapo) [+]
Areo57 091 km² (5 709 100 ha) [+]
Loĝantaro495 326 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-NAM

Provinco Namibe (Tero)
Provinco Namibe (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Namibe (Angolo)
Provinco Namibe (Angolo)
DEC

Map
Provinco Namibe

Vikimedia Komunejo:  Namibe Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco konsistas el 5 municipoj, kiuj estas Bibala, Camacuio, Namibe, Tômbua kaj Virei. Tiuj pludividiĝas al 21 komunumoj, nomataj Baía dos Tigres (nur formale, ekde 1974 neloĝata), Bairro dos Corações, Bairro Heróis, Bentiaba, Bibala-Sede, Cainde, Caitou, Camacuio-Sede, Chingo, Kapagombe, Lola, Mamué, Mucaba, Muinho, Savo-Mar, Tômbua, Torre do Tambo, Virei-Sede, Yona, Namibe kaj Lucira. Ĉefa etno en la provinco estas la hereroj, kun aldona granda vivregiono de la kojsanoj.

Vidu ankaŭ redakti

 
situo de la provinco en Angolo