Malfermi la ĉefan menuon

Sub la nomo togo-restetnoj oni kunprenas ĉiujn etnojn de la iama germana kolonio Togolando, kiuj nek apartenas al la gur-etnoj de la nordo, nek al la eveoj, akanoj, joruboj (en Togo: la subetno de la nagoj), gaoj kaj guangoj. Ili kune kun multnombraj aŭtoktonaj etnoj de la nordo kaj la guangoj estas pli malnova loĝantartavolo, kiu jam setlis en tiuj regionoj, antaŭ ol la ceteraj grupoj tien enmigris, plej ofte kaŭze de militaj konfliktoj. Al la togo-restetnoj apartenas laŭ D. Westermann la avatimeoj (inkluzive de la njagbo-tafioj), akpafuoj, santrokofioj, likpeoj (ankaŭ nomataj Bakpele), borodoj, lefanaoj, bovirioj, tetamangoj, lolobioj, kebuoj, akposoj kaj adeleoj, por nur nomi la pli grandajn etnojn. Sed ekzistas ankaŭ multnombraj pli malgrandaj etnoj, precipe en la montaraj regionoj de la hodiaŭa meza kaj suda Togolando, samkiel en Ganao oriente de la meza kaj malsupra Voltao.

La triboj de la togo-restetnoj distingas sin kaj lingve kaj kulture de la ceteraj etnaj grupoj. Kulturaj ĉefkarakterizaĵoj, per kiuj ili distingas sin de la aliaj etnogrupoj, estas la (tradicia) rizkultivado kaj la argilkesta domo kun ebentegmento. Lingva karakterizaĵo estas formado de nominalklasoj, kiu okazas precipe per prefiksoj.

Aldoniĝas la ferminado, kiun en la historio praktikis precipe la akpafuoj kaj la santrokofioj. Ambaŭ etnoj sin gloras, ke ili la plej longe konas la teknikon de la ferproduktado kaj ke tiu metio nur en la 19-a jarcento kaŭze de la eŭropaj importoj fariĝis neprofitiga. Ferercoj uzeblaj el hodiaŭa vidpunkto troviĝas multloke en la montarsistemo de Togolando. Precipe ĉe la basarioj en la nordo kaj en la regiono Boemo en la okcidenta meza Togolando (hodiaŭ Ganao) oni praktikis ferproduktadon ankoraŭ en la 19-a jarcento .

LiteraturoRedakti

  • Paul Hinderling, Notizen von den Togo-Restvölkern, Tribus. Jahrbuch des Linden-Museums (Stuttgart), N.F. 2/3 (1952/53) 361-378
  • D. Westermann, Die heutige und frühere Bevölkerung Togos, Koloniale Rundschau (9-12) (1932) 489-495

speciale je la temo tradicia ferproduktado en Togolando vidu:

  • Fr. Hupfeld, Die Eisenindustrie in Togo, Mittheilungen von Forschungsreisenden und Gelehrten aus den Deutschen Schutzgebieten, 12 (4) (1899) 175-193