La ahantaoj estas etno el la grupo de la okcidentafrikaj akanaj etnoj. Ilia loĝregiono situas en la Okcidenta Regiono en sudokcidenta Ganao.

Ahantaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La distriktoj Western Region (Okcidenta Regiono) de Ganao, Shama West kaj Shama Ahanta estas loĝataj plejparte de ahantaoj

La ahantoj, hodiaŭ 130.000 homoj, loĝas en proksimume 10 kilometrojn larĝa almarborda strio en la sudokcidenta Ganao inter Axim kaj Takoradi (vidu la mapon).

La ahanta lingvo estas unu el la mortantaj lingvoj de Ganao. En la bazaj lernejoj de la regiono la fantea lingvo estas instruata kiel skriba lingvo. Ekzistas konsiderinda alkulturiĝopremo flanke de la okcidente najbaraj nzimaoj kaj precipe la oriente najbaraj fanteoj. Plejparto de la parolantoj de la ahanta estas dulingva, do parolas krom la sia unu el la du najbaraj lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti