Antoine Bangui

ĉada verkisto

Antoine Bangui estas internacie konata verkisto kaj politikisto el la afrika lando Ĉado, verkante en la franca. Inter 1962 kaj 1972, Bangui estis membro de la nacia registaro, inkluzive kiel ministro pri eksteraj aferoj. Tamen, la prezidanto François Tombalbaye ekmalfavoris lin kaj sekve li estis malliberigita de 1972 ĝis 1975. Li publikigis sian raporton pri sia malliberigo, Prisonnier de Tombalbaye, en 1980. Tio estis sekvita per aŭtobiografia romano Les Ombres de Koh, "Ombroj de Koh" (1983). Bangui kandidatiĝis en la prezidantá elekto de 1996 kaj iĝis estro de la Movado por la Nacia Rekonstruo de Ĉado (Mouvement pour la reconstruction nationale du Tchad, MORENAT), aprobita politika partio.

Antoine Bangui
Persona informo
Naskiĝo 1933
en Bodo en la provinco Logone orienta en suda Ĉado [1]
Lingvoj franca
Ŝtataneco Ĉado
Okupo
Okupo politikistodiplomatoverkisto
vdr

En majo 1999, li publikigis Tchad: Élections Sous Contrôle (1996-1997) ("Ĉado: Elektoj Sub Kontrolo (1996-1997)", ISBN 2-7384-7331-8, akra kritiko de la stato de la lando sub Idriss Déby.[2] La venontan monaton, la registaro akuzis Bangui je instigado de ribelo en provinco Logone orienta. En decembro 1999, Bangui estis sciigita kiel la reprezentanto por la kunordigo de armitaj kaj politikaj movadoj de la opozicio (Coordination des mouvements armés et politiques de l'opposition, CMAP), koalicio de 13 opoziciaj grupoj.

Referencoj redakti