Kameruna Nacia Demokrata Partio

La Kameruna Nacia Demokrata Partio (angle Kamerun National Democratic PartyKNDP) estis politika partio favora al la sendependiĝo de la brita teritorio Suda Kameruno.

KNDP estis fondita en 1955 de John Ngu Foncha. La partio unue strebis kunlabori kun la Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno, kiu spertis persekutadon en la franca areo. Foncha tamen subtenis aŭtonomion por Suda Kameruno, dum UPK deziris plenan reunuiĝon de la lando[1].

Post la sendependiĝo de Kameruno, KNDP fariĝis la plej grava partio de la regiono Okcidenta Kameruno, dum la Kameruna Unuiĝo estis plej forta en Orienta Kameruno, tiel kaŭzante klaran politikan dividon en la geografio de la lando[2]. Foncha devis rezigni sian postenon kiel ĉefministro de Okcidenta Kameruno en 1965, kiam li estis elektita kiel la vicprezidanto de Ahidjo, ĉar laŭ la konstitucio de Kameruno sama homo ne konservu tiujn du postenojn.

La du partioj fine kunfandiĝis en 1966, kreante novan Kamerunan Nacian Unuiĝon, kiu tre rapide fariĝis la nura laŭleĝa partio de la lando kaj tiel restis dum multaj jaroj.

Notoj redakti

  1. Julius Atemkeng Amin, The Peace Corps in Cameroon, Kent State University Press, 1992, p. 54
  2. Edith Brown Weiss & Harold Karan Jacobson, Engaging Countries: Strengthening Compliance with International Environmental Accords, MIT Press, 1998, p. 442