Ĉina lingvaro

(Alidirektita el Normĉina lingvo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Nordĉina dialektaro - la grupo de la norda kaj sud-okcidenta ĉinaj dialektoj. Por informoj pri la oficiale parolata norma lingvo (Putonghua), vidu la artikolon ĉina norma lingvo.

La ĉinaj lingvoj (中文 Pinyin: Zhōngwén, 汉语 (simpligita) /漢語 (tradicia) Hànyǔ, 华语/華語 Huáyǔ) estas unu el du ĉefaj subgrupoj de la ĉinotibeta lingvaro,[1] kies alia ĉefa subgrupo estas la tibetobirma lingvaro. Tiukadre la ĉina lingvaro estas grupo de lingvoj parolataj kiel gepatra lingvo fare de la etnaj Hanĉina majoritato kaj multaj minoritataj etnaj grupoj en la nomita Granda Ĉinio. La termino "ĉina" referencas kolektive la variajn lingvajn variaĵojn kiuj devenas el la Malnova Ĉina: indiĝenaj parolantoj ofte konsideras tiujn kiel "dialektoj" de unusola lingvo — kvankam la ĉina termino 方言; fāngyán; 'dialekto' ne enhavas la precizajn konotaciojn de "dialekto" — kvankam lingvistoj tipe analizas ilin kiel apartajn lingvojn. Se oni konsideras la ĉinajn lingvojn kiel unu lingvon, ĝi estas sendube la plej parolata lingvo: proksimume 1,3 miliardoj da homoj parolas ĉinan lingvon, tio estas unu el ties variaĵoj kiel gepatra lingvo, do ĉirkaŭ 16% de la homaro.[2]

Ĉina lingvo
汉语/漢語, 华语/華語中文
Mapo
makrolingvomoderna lingvo • lingvogrupo • lingva familio
ĉinotibeta lingvaro • ĉinida lingvaro
Parolata en Ĉina Popola Respubliko (ĈPR, ofte simple Ĉinio), Respubliko de Ĉinio (RĈ, ofte Tajvano), Singapuro, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Tajlando, Vjetnamio, Peruo, Usono, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj okcidentaj landoj
Parolantoj 1 299 877 520
Denaskaj parolantoj proksimume 1,2 miliardoj
Skribo Ĉina skribo, Pinyin, Bopomofo, Xiao'erjing
Lingvistika klasifiko
Ĉinotibeta
Ĉinara
Mandarena
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Unuiĝintaj Nacioj; Ĉinio, interalie Hongkongo kaj Makao; Tajvano; kaj Singapuro
Reguligita de Nacia Lingvo Reguliganta Komitato (ĈPR)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 zh
  ISO 639-2
    Bibliografia chi
    Terminologia zho
  ISO 639-3 zho
  SIL cmn
  Glottolog sini1245
Angla nomo Chinese
Franca nomo langues chinoises
Vikipedio
vdr
Ekzemplo de ĉina kaligrafio.

La parolataj variaĵoj de ĉinaj lingvoj estas kutime konsiderataj de la indiĝenaj parolantoj kiel dialekto de unusola lingvo. Spite al tio, la manko de reciproka komprenado signifas, ke ili estas foje konsiderataj kiel apartaj lingvoj en familio. [3]

Esplorado pri la historiaj rilatoj inter la variaĵoj de ĉina estas ankoraŭ daŭra. Nuntempe, plej multnombraj klasigoj metas 7 el 13 ĉefaj regionaj grupoj bazitaj sur fonetikaj disvolviĝoj el Meza Ĉina, el kiuj la plej multe parolata pro multo estas la Mandarena kun 66%, aŭ ĉirkaŭ 800 milionoj da parolantoj, sekvita de la Minĉina (75 milionoj, ekz. Minnana lingvo), Vua (74 milionoj, ekz. Ŝanhaja), kaj Jua (68 milionoj, ekz. Kantona).[4] Tiuj branĉoj ne disponas de reciproka komprenado, kaj ankaŭ eĉ multaj el ties subgrupoj ne disponas de reciproka komprenado inter kelkaj variaĵoj ene de la sama branĉo (ekz. Minnana lingvo). Estas, tamen, transiraj areoj en kiuj variaĵoj de diversaj branĉoj kunhavas sufiĉajn trajtojn por atingi limigitan komprenadon, kiel ekzemple la Nova Ksiango, konata ankaŭ kiel Ĉang-Ji (长益片 / 長益片) kun Sudokcidenta Mandarena, Ksuanĵua Vua ĉina kun Mandarena de Malsupra Jangzio, Ĵina kun Mandarena de Centraj Ebenaĵoj kaj kelkaj diverĝaj dialektoj de Hakaa kun Gana (kvankam tiuj estas nekompreneblaj kun la hegemonia Hakaa). Ĉiuj variaĵoj de ĉina estas tonaj almenaŭ je ioma grado, kaj estas tre analizaj.

Ekzistas du manieroj skribi la ĉinan lingvon: per la simpligita skribo kaj per la tradicia skribo. Kvankam la simpligita skribo simpligis la signojn (do ofte malgrandigis la nombron de uzendaj strekoj), ĝi al kelkaj ne estas pli facila, ĉar ĝi ofte malebligas kompreni kompleksajn signojn kiuj naskiĝis el kunigo de pluraj aliaj signoj. La plej fruaj ĉinaj verkitaj registroj estas orakolostaj skribaĵoj datitaj el la Dinastio Shang ĉirkaŭ 1250 a.n.e. La fonetikaj kategorioj de Malnova ĉina povas esti rekonstruitaj el la rimoj de antikva poezio. Dum la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj, Meza ĉina suferis kelkajn sonŝanĝojn kaj disiĝis en kelkaj variaĵoj konsekvence de longdaŭraj geografiaj kaj politikaj apartigoj. La Kieĝun, nome rimaro, registris kompromison inter la prononcoj de diversaj regionoj. La reĝaj kortegoj de Ming kaj frua Qing dinastioj funkcis uzante kojneon konatan kiel Guanhua, bazitan sur la Nankina dialekto de la Mandarena.

La Ĉina normlingvo estas oficiala lingvo kaj de la Popola Respubliko Ĉinio kaj de Respubliko Ĉinio en Tajvano, unu el la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro, kaj unu el la ses Oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Norma ĉina estas bazita sur la Pekina dialekto de la Mandarena, kaj estis por la unua fojo oficiale adoptita en la 1930-aj jaroj. La lingvo estas verkita unuarange uzante logografion de ĉinaj karaktroj, amplekse kunhavita de legantoj kiuj aliflanke povas paroli reciproke neinterkompreneblajn variaĵojn. Ekde la 1950-aj jaroj, la uzado de simpligitaj karaktroj estis promociita de la registaro de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj Singapuro oficiale adoptis ilin en 1976. Tradiciajn karaktrojn oni uzas en Tajvano, Hongkongo, Makao, kaj inter ĉin-parolantaj komunumoj transmare. Tradiciajn karaktrojn oni uzas ankaŭ en kontinenta Ĉinio, spite al la fakto ke ili ne estas uzataj unuarange en la ĉiutaga uzado. Por ekzemplo, praktikado de la ĉina kaligrafio postulas sciaron de la tradiciaj ĉinaj karaktroj.

Ĉina lingvaro

redakti

Tamen, 360 milionoj de ĉinoj parolas almenaŭ naŭ aliajn precipajn variantojn de la ĉinaj lingvoj ‐ el kiuj ĉiuj uzas la saman skriblingvon sed kies parolmanieroj estas preskaŭ reciproke nekompreneblaj,[5][6] kio indikus diversajn lingvojn.

La parolantoj loĝas ĉefe en la kontinenta Ĉinio kaj la regionoj Tajvano, Hongkongo kaj Makao. Ankaŭ pli ol 70% de singapuranoj uzas la simpligitan ĉinan skribon. Krome, ĉinaj fortaj minoritatoj ekzistas en kelkaj sud-orient-aziaj landoj, kaj malpli fortaj dise en la tuta mondo.

Ĉu unusola normlingvo aŭ diversaj lingvoj aŭ dialektoj

redakti

La debato, ĉu oni devas paroli pri unu sola lingvo aŭ pri aro da malsimilaj lingvoj, havas politikan signifon kaj estas foje afero de forta debato.

Normlingvo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Norma ĉina lingvo.

Multaj homoj diras "ĉina lingvo" kiam ili celas la nordĉinan dialektaron, kiu hodiaŭ nomiĝas putonghua [= 'komuna lingvo'] aŭ la ĉinan norman lingvon, kiu apartenas al tiu dialektaro.

La esprimo "mandarena lingvo" povas signifi kaj la nordĉinan dialektaron kaj la ĉinan normlingvon.

La mandarena, nomata hodiaŭ putonghua, [signifas komuna lingvo] servas kiel lingvofrankao en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia. La lando restis lingve diverseca ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la putonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj[7], malfavora al la kantona, kiu estas pli proksima al la klasika ĉina en sia prononco kaj iom da gramatiko. Kontraŭe la normĉina putonghua kiu estas miksaĵo de nordaj dialektoj forte influitaj de la manĉura kaj la mongola[8].

Oficiala lingvo de Ĉinio

redakti

La plej parolata ĉina lingvo, la norma ĉina norma lingvo (Putonghua), antaŭe nomata la mandarena, estas la oficiala lingvo de Ĉinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la eduksistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvojn, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo".

Dialektaro

redakti
 
Mapo de la ĉinaj lingvoj

Oni kutimas konsideri la ĉinajn lingvojn unu lingvo, kiu enhavas multajn dialektojn. Fakte, la diferenco inter la ĉinaj dialektoj kelkfoje estas kvazaŭ la diferenco inter latinidaj lingvoj, kaj parolantoj de diversaj ĉinaj dialektoj apenaŭ povas kompreni unu la alian. Ili tamen povas uzi ĉinan skribon por interkompreniĝi. Kiam vorto bezonas klarigon, oni skribas ĝin per fingro en la alian manon.

Lingvosciencistoj konsideras la ĉinan lingvaron aro de almenaŭ ses diversaj lingvoj.

En simpla modelo, la ĉinaj dialektoj apartiĝas en du grupoj:

北方话 (nova), 北方話 (tradicia), pinyin : Běifānghuà
Ili estas la bazo de la nuntempa normlingvo pǔtōnghuà.
Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialekto (Pekino) kaj la nord-okcidenta dialekto.

La sudaj dialektoj

redakti

Ili havas pli da komunaj eroj kun la klasika ĉina lingvo.

Unu vasta suda dialekto estas ekzemple la kantona, kiu estas parolata en Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni la lingvon de homoj de Pekino. Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.

Aliaj ĉinaj lingvoj estas la vua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; hunana (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; ĝjangŝjia (Gan, ĉine) 32.000.000; ĵina (Jinyu, ĉine) 45,000,000; kaj la sudmina 45.000.000.

Lingva strukturo

redakti

La ĉinaj lingvoj estas izoligaj lingvoj.

Simpligita ĉina skribo

redakti

La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Unu ideogramo estas legata kiel unu silabo kaj havas unu signifon. La vortoj ne ŝanĝiĝas (ekzemple laŭ vortspeco), sed la gramatika rilato inter la vortoj estas decidita per la sinsekvo ene de la frazo.

Ekzemple (mandarene) :

我爱她。 Wǒ ài tā. 'Mi amas ŝin.'
她爱我。 Tā ài wǒ. 'Ŝi amas min.'

Por la mandarena lingvo (pǔtōnghuà) ekzistas norma latinlitera transskribo, kiu estas uzata ĉefe en vortaroj kaj en komunikado kun ne-ĉinoj. Certaj el la aliaj ĉinaj lingvoj (ekzemple la sudmina) ankaŭ estas foje skribataj per la latina alfabeto kun aldonoj.

Tradicia ĉina skribo

redakti

La tradicia ĉina skribo aŭ tradiciaj ĉinaj karaktroj (ĉine tradicie 正體字/繁體字; simpligite 正体字/繁体字; pinjine Zhèngtǐzì/Fántĭzì) estas ĉinaj karaktroj en ajna signaro kiuj ne enhavas karaktrojn aŭ karaktrajn anstataŭaĵojn nove kreitajn post 1946. Ili estas plej ofte la karaktroj en la normigitaj signaroj de Tajvano, Honkongo kaj Makao aŭ en la Kangxi-Vortaro.

Vortotrezoro

redakti

La tuta ĉinkaraktra korpuso ekde la antikveco enhavas ĉirkaŭ 50 000 karaktrojn, el kiuj nur ĉirkaŭ 10 000 estas uzataj kaj nur ĉirkaŭ 3 000 estas ofte uzataj en ĉinaj amaskomunikiloj kaj gazetaroj.[9] Tamen, ĉinaj karaktroj ne estu konfuzataj kun ĉinaj vortoj. Ĉar plimulto el ĉinaj vortoj estas formataj de ĝis du aŭ pliaj karaktroj, estas multaj pli ĉinaj vortoj ol karaktroj. Pli ĝusta ekvivalento por ĉina karatro estas morfemo, ĉar karaktroj reprezentas la plej malgrandajn gramatikajn unuojn kun unuopaj signifoj en la ĉina lingvo.

Ĉirkaŭkalkuloj de la totala nombro de ĉinaj vortoj kaj leksikigitaj frazoj ege varias depende de la uzataj kriterioj kaj fontoj. La Hanyu Da Zidian, kompendio de ĉinaj karaktroj, inkludas 54 678 kapkaraktrojn, inklude tiujn de la orakolostaj versioj. La Ĵonghua Zihai (1994) enhavas 85 568 kapinformojn por karaktraj difinoj, kaj ĝi estas la plej granda referencverko bazite pure sur karaktroj kaj ties literaturaj variaĵoj. La projekto CC-CEDICT (2010) enhavas 97 404 nuntempajn kapvortojn inklude idiomaĵojn, teknologiajn terminojn kaj nomojn de politikaj figuroj, negocoj kaj produktoj. La versio de 2009 de la Cifereca Ĉina Vortaro Webster (WDCD, laŭ anglalingvaj mallongigoj),[10] bazita sur CC-CEDICT, enhavas ĉirkaŭ 84 000 kapvortojn.

La plej kompleta pure lingva ĉin-lingva vortaro, nome la 12-voluma Hanyu Da Cidian, registras pli ol 23 000 ĉinajn kap-karaktrojn kaj havigas ĉirkaŭ 370 000 difinojn. La reviziita en 1999 Cihai, plur-voluma enciklopedia vortara referencveko, havigas 122 836 vortotrezorajn kapvortajn difinojn sub 19 485 ĉinaj karaktroj, inklude proprajn nomojn, frazojn kaj ordinarajn zoologiajn, geografiajn, sociologiajn, sciencajn kaj teknikajn terminojn. La eldono de 2016 de Xiandai Hanyu Cidian, nome prestiĝ unu-voluma vortaro pri moderna norma ĉina lingvo kiel ĝi estas uzata en kontinenta Ĉinio, havas 13 000 kap-karaktrojn kaj difinas 70 000 vortojn.

Pruntovortoj

redakti

Kiel ĉe multaj aliaj lingvoj, ankaŭ la ĉina absorbis konsiderindan nombron de pruntovortoj el aliaj kulturoj. Plimulto el ĉinaj vortoj estas formataj el indiĝenaj ĉinaj morfemoj, kiel vortoj kiuj priskribas importktajn objektojn kaj ideojn. Tamen, rekta fonetika pruntoprenado de eksterlandaj vortoj ekestis ekde antikvaj tempoj.

Oni sugestis, ke estas hind-eŭropaj pruntoj en ĉina ekde antaŭ longe, ekzemple 蜜 (mì) por mielo, 狮 aŭ 獅 (ŝī) por leono,[11] kaj eble ankaŭ 马 aŭ 馬 (mǎ) por ĉevalo, 猪 aŭ 豬 (ĵū) por porko, 犬 (quǎn) por hundo, kaj 鹅 aŭ 鵝 (é) por ansero. [12] Antikvaj vortoj prunteprenitaj laŭlonge de la Silka Vojo dum periodo de la Malnova Ĉina estas 葡萄 (pútáo) por vinbero, 石榴 (ŝíliu) por grenato, kaj 狮子 aŭ 獅子 (ŝīzi) por leono. Kelkaj vortoj estis pruntoprenitaj el budhismaj skribaĵoj, kiel 佛 (Fó) por Budho kaj 菩萨 aŭ 菩薩 (Púsà) Por Bodisatvo. Aliaj vortoj venas el nomadaj popoloj norde, kiel 胡同 (hútòng) por hutong. Vortoj pruntoprenitaj el la popoloj laŭlonge de la Silka Vojo, kiel 葡萄 (vinbero), ĝenerale havas persajn etimologiojn. Budhisma terminaro estas ĝenerale derivita el SanskritoPāli, nome liturgiaj lingvoj de norda Barato. Vortoj pruntoprenitaj el la nomadaj triboj de Gobi, Mongoliaj aŭ nordorientaj regionoj ĝenerale havas Altajajn etimologiojn, kiel 琵 aŭ琶 (pípá), nome ĉina liuto, aŭ 酪 (lào, luò) por fromaĝojogurto, sed precize el kiu fonto ne ĉiam klaras.[13]

Modernaj pruntoj

redakti

Modernaj neologismoj estas ĉefe tradukitaj en ĉinan lingvon laŭ unu el tri vojoj: libera traduko (paŭsoj), fonetika adapto (laŭ sono), aŭ son-semantika kongruado, nome kombino de ambaŭ. Nuntempe multe pli oftas la uzado de ekzistantaj ĉinaj morfemoj por stampi novajn vortojn kiuj reprezentu importitajn konceptojn, kiel ekzemple ĉe teknikaj esprimoj kaj de la "internacia scienca vortaro", kvankam la latinaj kaj greklingvaj komponaĵoj kutime konvertiĝas unu al unu en korespondaj ĉinaj karaktroj. Por ekzemplo, 'anti-' tipe iĝas 反 (kontraŭ), eble farante ilin pli kompreneblaj por ĉinaj parolantoj, koste de la enkonduko de pliaj malfacilaĵoj por kompreni eksterlandajn tekstojn. La internacia vorto 'telefono' estis dekomence pruntita fonetike kiel 德律风 aŭ 德律風 (délǜfēng) (en ŝanghaja transliterumado télífon, en IPA [təlɪfoŋ]) — tiu vorto estis amplekse uzata en Ŝanghajo dum la 1920-aj jaroj, sed la posta 电话 aŭ 電話 (diànhuà) kiel "elektra parolo", konstruita el indiĝenaj ĉinaj morfemoj, iĝis hegemonia. Fakte 電話 devenas el la japana 電話 (denŭa). Aliaj ekzemploj estas jenaj:

电视 aŭ 電視 (diànŝì) elektra vido 'televido'
电脑 aŭ 電腦 (diànnǎo) elektra cerbo 'komputilo'
手机 aŭ 手機 (ŝǒujī) manmaŝino 'poŝtelefono'
蓝牙 aŭ 藍牙 (lányá) blue tooth 'Bluetooth'
网志 aŭ 網誌 (wǎngzhì) internet logbook en Hongkonga kaj Makaa kantona 'blogo'

Foje oni akceptas kombinon inter transliterumado kaj tradukado, kiel ĉe 汉堡包 aŭ 漢堡包 (hànbǎobāo) por hamburgero el 汉堡 (Hamburgo + 包 (bun)). Foje tradukoj estas intencitaj por ke ili sonu kvazaŭ la originalo kvankam aligante ĉinajn morfemojn (son-semantika kongruado), kiel ĉe 马利奥 aŭ 馬利奧 (Mǎlì'ào) por la videoluda rolulo 'Mario'. Tion oni faras ofte por komercaj celoj, por ekzemplo ĉe 奔腾 aŭ 奔騰 (bēnténg) kur-salti por 'Pentium' kaj 赛百味 aŭ 賽百味 (Sàibǎiwèi) pli bone ol cent gustoj por 'Subway'.

Eksterlandaj vortoj, ĉefe propraj nomoj, plue eniras en ĉina lingvo pere de transskribo laŭ siaj prononcoj. Tion oni faras uzante ĉinajn karaktrojn kun similaj prononcojn. Por ekzemplo, 'Israel' iĝas 以色列 (Jǐsèliè), kaj 'Parizo' iĝas 巴黎 (Bālí). Pli malgranda nombro de rekta transliterumado survivis kiel oftaj vortoj, kiel 沙发 aŭ 沙發 (ŝāfā) por sofo, 马达 aŭ 馬達 (mǎdá) por motoro, 幽默 (jōumò) por humuro, 逻辑 aŭ 邏輯 (luóji, luójí) por logiko, 时髦 aŭ 時髦 (ŝímáo) por moda, kaj 歇斯底里 (xiēsīdǐlǐ) por histeria. La kerno de tiuj vortoj estis origine stampita en Ŝanghajo dum la komenco de la 20-a jarcento, kaj poste pruntita el tie en Mandarenan, ĉar la Mandarenaj prononcoj foje estas tre aparta el hindeŭropaj lingvoj. Por ekzemplo, en ŝanghaja 沙发 aŭ 沙發 por sofo kaj 马达 aŭ 馬達 por motoro sonas pli kvazaŭ anglalingvaj partneroj. Kantona lingvo diferencas el Mandarena pro kelkaj transliterumadoj, kiel ĉe 梳化 so1 faa3,2 sofo, kaj 摩打 mo1 daa2, motoro.

Okcidentaj eksterlandaj vortoj reprezentantaj okcidentajn konceptojn kiuj influis en ĉinan ekde la 20-a jarcento pere de transskribo. El la franca, 芭蕾 (bālěi) kaj 香槟| aŭ 香檳 (xiāngbīn) estis prunteprenitaj por 'baleto' kaj 'ĉampanjo' respektive; 咖啡 (kāfēi) estis prunteprenita el la itala caffè; 'kafo'. La influo de la angla estis aparte markita: el la komenco de la 20-a jarcento, multaj anglaj vortoj estis prunteprenita en la ŝanghaja, kiel 高尔夫 aŭ 高爾夫 (gāo'ěrfū) por golfo kaj la jam menciita 沙发 aŭ 沙發 (ŝāfā) por sofo. Poste, usona milda povo enkondukis 迪斯科 (dísīkē) por diskoteko, 可乐 aŭ 可樂 (kělè) por kolao, kaj 迷你 (mínǐ) por minijupo. Nuntempa kolokva kantona havas distingajn pruntojn el la angla, kiel 卡通 kaa1 tung1 por kartuno, 基佬 gei1 lou2 por "gay people" samseksemuloj, 的士 dik1 si6,2 por taksio, kaj 巴士 baa1 si6,2 por buso. Je la pliiĝanta populareco de Interreto, estas nuntempa tendenco en Ĉinio por stampi transliterumaĵojn el la angla, por ekzemplo, 粉丝 aŭ 粉絲 (fěnsī) el "fans" fano, 黑客 (hēikè) el hacker, kaj 博客 (bókè) por blogo. En Tajvano, kelkaj el tiuj transliterumaĵoj estas diferencaj, kiel 駭客 (hàikè) el hacker, kaj 部落格 (bùluògé) el interkonektitaj triboj por 'blogo'.

Esperanto kaj la ĉina lingvaro

redakti

Ĉinaj vortoj kaj lingvaj trajtoj en Esperanto

redakti

Xu Daorong en sia eseo Kiom da ĉina en Esperanto? [1979][14] rememorigas, ke ĉina kaj Esperanto estas du tre apartaj lingvoj, ĉar supozeble Zamenhof baziĝis ĉefe sur hindeŭropaj lingvoj, krom la ne superebla geografia baro[15] Kiel escepto estus la vorto teo, de nedubebla ĉina deveno kune kun alia radiko samsignifa kaj samdevena ofta en hindeŭropaj lingvoj, kia estas ĉa. La eseisto ordigas sian tezon laŭ tri kategorioj, nome vortotrezoro, numerala sistemo kaj "transglito" de unu vortospeco al la alia en ambaŭ lingvoj[16] por konkludi, ke eĉ se Zamenhof mem ne uzis aŭ eĉ ne konis la ĉinan, estas nedubeblaj similaĵoj inter la apartaj lingvoj, kiuj konfirmas ties logikecojn. Pri la vortotrezoro la analizo de sinjoro Daorong konsistas ĉefe en proponoj kaj bedaŭro ke jam ne eniris en Esperanton pli da ĉinismoj kongrue kun la pezo kaj gravo de la ĉina kulturo. Ekzemple Daorong propronas eniron de pli el la 56 ĉinaj naciecoj, el kiuj dekomence eniris nur la sep internaciaj kazaĥo, koreo, mongolo, ruso, taĝiko, tajo kaj uzbeko, krom kiuj en PIV eniris almenaŭ kvar nome hano, manĉuro, tibetano kaj ujguro. Partikulare li bedaŭras la mankon de hujino. Ĉefa kontribuo de la eseo estas listo de 83 ĉinismoj rilataj al la ĉina kulturo, el kiuj majoritatoj estas mezurunuoj, muzikiloj, manĝaĵoj, nobelaj titoloj, kaj aliaj, el kiuj eniris en PIV nur dabingo, huntuno, lio kaj maĝango, kaj li bedaŭras ekzemple la mankon de fano, muo, juano, ĝiao, feno, ĝino kaj aliaj. Pri ties ofteco kaj gravo li aludas al la traktado de tiuj vortoj kaj konceptoj en la ĉina gazeto El Popola Ĉinio. La dua kontribuo temas pri la numerala sistemo kiu en Esperanto, escepte pri la deveno de la radikoj, estas absolute same logika kiel en la ĉina dum komparo kun la angla, germana, franca kaj rusa konstatigas, ke en tiuj estas multaj neregulaĵoj, kiuj ne videblas en Esperanto, kaj same okazis rilate al la ordaj numeraloj. La tria regulareco komuna al ambaŭ lingvoj estas la "transglito" de unu vortospeco al la alia en ambaŭ lingvoj[16] kies granda fleksebleco estas unu el le pliaj utilaj avantaĝoj en Esperanto.

Ĉindevenaj Esperantaj vortoj

redakti

Literaturo

redakti
  • Ĉe akvorando, tre fama ĉina romano,
  • Ĉinlingva konversacio, Ĉina Esperanto-eldonejo Beijing, 1986, aŭtoro : Lu Ĉŭanbiaŭ, esperantigita de Fan Jizu
  • Ĉu ekzistas la ĉina lingvo?, artikolo de Augusto Casquero, en revuo Esperanto feb.2009 p. 44
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/02, paĝo 22: La ĉina verkita de Bradley Kendal.

Referencoj

redakti
  1. Charles N. Li, Sandra A. Thompson, Mandarin Chinese: A Functional Reference Grammar (1989), p 2. "The Chinese language family is genetically classified as an independent branch of the Sino-Tibetan language family." ("Oni genetike klasigas la ĉinan lingvaron kiel sendependa branĉo de la ĉinotibeta lingvaro".) ISBN 0-520-06610-3
  2. "Summary by language size". Ethnologue. 3a de Oktobro 2018. Alirita la 7an de Marto 2021.
  3. Prie estas multaj ekzemploj kiel:
    • David Crystal, The Cambridge Encyclopedia of Language (Cambridge: Cambridge University Press, 1987), p. 312. "The mutual unintelligibility of the varieties is the main ground for referring to them as separate languages."
    • Charles N. Li, Sandra A. Thompson. Mandarin Chinese: A Functional Reference Grammar (1989), p. 2. "The Chinese language family is genetically classified as an independent branch of the Sino-Tibetan language family."
    • Norman (1988), p. 1. "[...] the modern Chinese dialects are really more like a family of languages [...]"
    • DeFrancis (1984), p. 56. "To call Chinese a single language composed of dialects with varying degrees of difference is to mislead by minimizing disparities that according to Chao are as great as those between English and Dutch. To call Chinese a family of languages is to suggest extralinguistic differences that in fact do not exist and to overlook the unique linguistic situation that exists in China." Lingvistoj en Ĉinio ofte uzas formuladon enkondukitan de Fu Maoji en la Enciklopedio de Ĉinio: 《汉语在语言系属分类中相当于一个语族的地位。》 En lingva klasigo, ĉina havas statuson egalan al lingvofamilio. Mair (1991), pp. 10, 21.
  4. Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj (2012), pp. 3, 125.
  5. David Crystal, Cambridge Encyclopedia of Language (Cambridge Univ. Press, 1995), p. 312. "The mutual unintelligibility of the varieties is the main ground for referring to them as separate languages." ("La reciproka nekomprenebleco de la variantoj estas la precipa bazo por aludi al ili kiel apartaj lingvoj.") ISBN 0-521-42443-7; tria eldono, 2010, ISBN 0-521-73650-1
  6. John DeFrancis, The Chinese Language: Fact and Fantasy (1984), p.56. "To call Chinese a single language composed of dialects with varying degrees of difference is to mislead by minimizing disparities that ... are as great as those between English and Dutch. To call Chinese a family of languages is to suggest extralinguistic differences that in fact do not exist and to overlook the unique linguistic situation ... in China." ("Nomi la ĉinan kiel unuoblan lingvon kiu entenigas dialektojn kun variantaj gradoj de diferenco erarigas, minimumigante malegalecojn kiuj ... estas kiel grandaj kiel tiuj inter la angla kaj la nederlanda lingvoj. Nomi la ĉinan kiel familio de lingvoj sugestas eksterlingvistikajn diferencojn kiuj efektive ne ekzistas, kaj ne rimarki la unikan situacion ... en Ĉinio.") ISBN 0-8248-1068-6
  7. (eo + alilingvaj versioj) Oiwan Lam, La kaŭzoj de estiĝo de la mito pri la kantona kiel pli aŭtentika ĉina lingvo - La diskutoj pri aŭtentikeco estas reago al kultura entrudiĝo, Global Voices, la 18-an de junio 2023, alirite la 29-an de junio 2023.
  8. (en) Cantonese almost became the official language, South China Morning Post, la 6-an de oktobro 2009, alirite la 29-an de junio 2023.
  9. Languages - Real Chinese - Mini-guides - Chinese characters.
  10. Timothy Uy kaj Jim Hsia, Eldonistoj, Webster's Digital Chinese Dictionary – Advanced Reference Edition, Julio 2009
  11. Por la cetero de la ĉapitro kiam venas du ĉinlingvaj transskriboj apartigitaj per "aŭ", la unua estas simpligita kaj la dua tradicia, dum sekvas interkrampe la proksimuma prononco.
  12. Encyclopædia Britannica s.v. "Chinese languages": "Old Chinese vocabulary already contained many words not generally occurring in the other Sino-Tibetan languages. The words for 'honey' and 'lion', and probably also 'horse', 'dog', and 'goose', are connected with Indo-European and were acquired through trade and early contacts. (The nearest known Indo-European languages were Tocharian and Sogdian, a middle Iranian language.) A number of words have Austroasiatic cognates and point to early contacts with the ancestral language of Muong–Vietnamese and Mon–Khmer."; Jan Ulenbrook, Einige Übereinstimmungen zwischen dem Chinesischen und dem Indogermanischen (1967) proponas 57 kazojn; vidu ankaŭ Tsung-tung Chang, 1988 Indo-European Vocabulary in Old Chinese.
  13. Kane (2006), p. 161.
  14. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 243-256.
  15. Paĝo 243.
  16. 16,0 16,1 Paĝo 253.

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • John DeFrancis: The Chinese Language: Fact and Fantasy. University of Hawaii Press, Honolulu 1984
  • Kane, Daniel (2006). The Chinese language: its history and current usage. North Clarendon, VT: Tuttle. ISBN 978-0-8048-3853-5.
  • Karlgren, Bernhard (1954). «Compendium of Phonetics in Ancient and Archaic Chinese». Bulletin of the Museum of Far Eastern Antiquities (26). pp. 211–367.
  • Norman, Jerry (1988). Chinese, Cambridge Language Surveys. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-29653-6.
  • Ramsey, S. Roberts (1987). The Languages of China. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01468-X.
  • Graham Thurgood kaj Randy J. LaPolla: The Sino-Tibetan Languages. Routledge, London 2003. (pri ĉina: pp. 57-166)

Historio

redakti
  • William H. Baxter: A Handbook of Old Chinese Phonology. Trends in Linguistics, Studies and monographs No. 64 Mouton de Gruyter, Berlin / New York 1992. ISBN 3-11-012324-X.
  • W. A. C. H. Dobson: Early Archaic Chinese. A Descriptive Grammar. University of Toronto Press, Toronto 1962 (behandelt die Sprache des 11. und 10. Jahrhunderts v. Chr.)
  • И. С. Гуревич. И. Т. Зограф: Хрестоматия по истории китайского языка III-XV вв. (Krestomatio por la historio de la ĉina lingvo el la 3a ĝis la 15a jarcento), Moskvo 1984
  • Alain Peyraube: Recent issues in chinese historical syntax. en: C.-T. James Huang kaj Y.-H. Audrey Li: New Horizons in Chinese Linguistics, 161-214. Kluwer, Dordrecht 1996
  • Edwin G. Pulleyblank: Outline of a Classical Chinese Grammar (Vancouver, University of British Columbia Press 1995); ISBN 0-7748-0505-6 / ISBN 0-7748-0541-2.
  • Wang Li (王力): 漢語史稿 (Skizo de la historio de la ĉina). Pekino 1957.
  • Dan Xu: Typological change in Chinese syntax. Oxford University Press, Oxford 2007, ISBN 0-19-929756-8.
  • Yang Bojun (杨伯峻) kaj He Leshi (何乐士): 古汉语语法及其发展 (Gramatiko kaj evoluo de la antikva ĉina). Yuwen Chubanshe, Pekino 2001

Moderna lingvo

redakti
  • Chales N. Li kaj Sandra A. Thompson: Mandarin Chinese. A Functional Reference Grammar. University of California Press, Berkeley 2003
  • Huang Borong (黄伯荣) (Hrsg.): 汉语方言语法类编 (Kompendio de gramatiko de ĉinaj dialektoj). Qingdao Chubanshe, Qingdao 1996. ISBN 7-5436-1449-9
  • Mataro J. Hashimoto: The Hakka Dialect. A linguistic study of Its Phonology, Syntax and Lexicon. University Press, Cambridge 1973. ISBN 0-521-20037-7
  • Nicholas Bodman: Spoken Amoy Hokkien. 2 Bände, Charles Grenier, Kuala Lumpur 1955–1958
  • Ping Chen: Modern Chinese. History and Sociolinguistics. Cambridge University Press, Cambridge 1999
  • Stephen Matthews und Virginia Yip: Cantonese. A Comprehensive Grammar. Routledge, London/New York 1994
  • Yinji Wu: A synchronic and diachronic study of the grammar of the Chinese Xiang dialects. Mouton de Gruyter, Berlino 2005
  • Yuan Jiahua (袁家骅): 汉语方言概要 (ĉinaj dialektoj). Wenzi gaige chubanshe, Pekino 1960
  • Anne O. Yue-Hashimoto: Comparative Chinese Dialectal Grammar − Handbook for Investigators (Collection des Cahiers de Linguistique d'Asie Orientale, Band 1). Ecole des Hautes Etudes en Sciences Sociales, Paris 1993, ISBN 978-2-910216-00-9.
  • Yuen Ren Chao: A grammar of spoken Chinese. University of California Press, Berkeley 1968

Eksteraj ligiloj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chinese language en la angla Vikipedio.