Ŝanhaja lingvo

La ŝanhaja lingvo aŭ dialekto (ĉina simpligita: 上海话, ĉina tradicia: 上海話, pinjino: shànghǎihuà, la ŝanhaja: [zɑ̃̀hɛ́ ɦɛ̀ɦò]), ankaŭ konata kiel la Hu lingvo aŭ dialekto (ĉina simpligita: 沪语, ĉina tradicia: 滬語, pinyin: hùyǔ, la ŝanhaja: [ɦùɲỳ]), estas variaĵo de la Vua parolata en la centraj distriktoj de Ŝanhajo kaj ĉirkaŭaj lokoj. Ĝi klasifikiĝas je parto de la Ĉinotibeta lingvaro. La ŝanhaja, kiel alia variaĵoj de Vua, ne estas reciproke komprenebla kun aliaj variaĵoj de la ĉina, kiel la norma ĉina.[1]

La ŝanhaja apartenas al la Tajhu Vua subgrupo kaj enhavas vortaron kaj esprimojn el la tuta regiono Taihu Wu de suda Ĝjangsuo kaj norda Ĝeĝjango. Kun preskaŭ 14 milionoj da parolantoj, la ŝanhaja estas ankaŭ la plej granda variaĵo de Wu. Oni uzas ĝin por interkomunikado trans la tuta regiono de la Jangzia Riverdelto.

La ŝanhaja havas multajn vokalojn [i y ɪ ʏ e ø ɛ ə ɐ ɑ ɔ ɤ o ʊ u] (dek du el kiuj estas fonemoj) kaj konsonantojn. Kiel aliaj dialektoj de la Tajhu Vua, la ŝanhaja havas voĉajn komencliterojn [b d ɡ ɦ z v dʑ ʑ]: nek la kantona nek la nordĉina havas voĉajn plozivojnafrikatojn. La ŝanhaja tonaro estas ankaŭ grave malsama de aliaj variaĵoj de la ĉina, pli simile al la japanaj akcentoj, kun du-tona kontrasto (alta kaj malalta), ol al lingvoj kun kontura tono kiel la nordĉina aŭ la kantona.

SonojRedakti

Laŭ la ĉina silaba strukturo, ŝanhajaj silaboj dividiĝas en komencaĵojn kaj finaĵojn. La komencaĵo estas la unua parto de la silabo, la finaĵo sekvas la komencaĵon. La ŝanhaja ankaŭ havas tonojn.

KomencaĵojRedakti

Komencaĵoj de la ŝanhaja
Labialo Dentalo/Alveolaro Palatalo Velsono Glotalo
Naza m n ɲ ŋ
Plozivo normala p k ʔ
aspiracia t̪ʰ
voĉa b ɡ
Afrikato tenuis t͡s t͡ɕ
aspiracia t͡sʰ t͡ɕʰ
voĉa d͡ʑ
Frotsono senvoĉa f ɕ h
voĉa v ʑ ɦ
Lateralo l

FinaĵojRedakti

La vokaloj de la ŝanhaja:[2]

Antaŭa Centra Malantaŭa
Neronda Ronda
Ferma /i/ /y/ /u, o/
Meza /ɛ/ /ø/ /ə/ /ɔ/
Malferma /a/ /ɑ/
Diptongo /e(i), ɤ(ɯ)/

Ĉiuj eblaj finaĵoj en la ŝanhaja reprezentataj de Internacia Fonetika Alfabeto.[2][3][4]:11

Finaĵo Malferma Naza Glota halto
Mezaĵo j w j w j w
Nukleo a a ja wa ɐ̃ jɐ̃ wɐ̃ ɐʔ jɐʔ wɐʔ
ɑ       ɑ̃ jɑ̃ wɑ̃      
e e   we            
ɛ ɛ        
ə       ən   wən əʔ   wəʔ
ɤ ɤ              
o o                
ɔ ɔ      
ø ø        
i i     ɪɲ     ɪʔ    
u u     ʊŋ jʊŋ   ʊʔ jʊʔ  
y y     ʏɲ     ʏʔ    

Silabaj daŭrigaĵoj: [z̩] [m̩] [ŋ̩] [l̩]

La transskirboj uzataj supre estas ĝeneralaj, kaj oni rimarku la jenon pri vera elparolo:[2]

  • /u, o/ estas similaj elparole, malsamete en la rondeco de la labioj ([ɯ̽ᵝ, ʊ] respektive). /i, jɛ/ estas ankaŭ similaj elparole, malsamete en vokala alteco ([i, i̝] respektive). Ĉi tiuj du duopoj estas kuniĝintaj en junaj generacioj.
  • Multaj el junaj generacioj diftongigas la sonojn /e, ɤ/ al [ei, ɤɯ].
  • /j/ elparoliĝas [ɥ] antaŭ rondaj vokaloj.

TonojRedakti

Ŝanhaja havas kvin fonetike distingeblaj tonoj por unuopaj silaboj elparolataj izole. Tiuj tonoj estas montrataj jen kun ĉaŭ-nomoj. Pri mezĉina tongrupoj, la "jin"-tonkategorio havas tri tonojn ("jinŝang" kaj "jinĉju" kuniĝis al unu tono), kaj la "jang"-tonkategorio havas du tonojn ("jangping", "jangŝang", kaj "jangĉju" kuniĝis al unu tono).[5]

Kvin ŝanhajaj tonoj kun mezĉinaj kategorioj
52 (T1) 34 (T2) 44ʔ (T4)
14 (T3) 24ʔ (T5)

Tonkunmetaj ŝanĝojRedakti

Tonkunmetaj ŝanĝoj (en multaj lingvoj nomataj "sandhi") estas procezo, en kiu apudaj tonoj ŝanĝiga multe en konektita elparolado. Simila al aliaj dialektoj de la norda vua, la ŝanhaja havas du tipojn de tonkunmeta ŝanĝo: vorta kaj fraza.

Vorta tonkunmeta ŝanĝo en la ŝanhaja estas maldekstre-forta, kaj montras regadon de la unua silabo al la sono de la tuta vortgrupo. Rezulte la tonoj de silaboj krom la plej maldekstra silabo havas neniun efikon al la tono de la vortgrupo. Oni nomas tiun efikon tonetendo (T1-4) aŭ tonmovo (T5, escepte de 4- kaj 5-silabaj kunmetaĵoj, kiuj povas sperti kaj etendo kaj movo). Jen la eblaj tonkombinaĵoj:

Valoroj de maldekstre-fortaj tonkunmetaj ŝanĝoj
Tono Unu silabo Du silaboj Tri silaboj Kvar silaboj Kvin silaboj
T1 52 55 22 55 44 22 55 44 33 22 55 44 33 33 22
T2 34 33 44 33 44 22 33 44 33 22 33 44 33 33 22
T3 14 11 44 11 44 11 11 44 33 11 11 44 33 22 11
T4 44 33 44 33 44 22 33 44 33 22 33 44 33 22 22
T5 24 11 24 11 11 24 11 22 22 24

22 44 33 11

11 11 11 11 24

22 44 33 22 11

Ekzemple, du silaboj de la vorto Ĉinio, elparolate unuope, havas tonojn T1 kaj T4: /tsʊŋ˥˨/ kaj /kwəʔ˦/. Tamen, elparolate kune, la T1 de /tsʊŋ/ etendas al la kunmetaĵo rezultante en /tsʊŋ˥kwəʔ˨/. Simile, la silaboj de komuna vorto por malsaĝa estas: /zəʔ˨˦/ (T5), /sɛ˥˨/ (T1), and /ti˧˦/ (T2). Tamen, kune ili montras la T5-movon, en kiu la unuasilaba T5 moviĝas al la fina silabo en la grupo: /zəʔ˩sɛ˩ti˨˦/.[4]:38–46

Fraza tonkunmeta ŝanĝo estas dekstre-forta, kaj montras dekstran silabon tenantan sian tonon, kaj maldekstran silabon ricevantan meznivelan tonon laŭ la devena tono. Jen la eblaj tonkombinoaĵoj:[4]:46–47

Valoroj de dekstre-fortaj tonkunmataj ŝanĝoj
Tono Devenaj tonoj Neŭtraligitaj Tonoj
T1 52 44
T2 34 44
T3 14 33
T4 44 44
T5 24 22

Ekzemple, kunmetite, /ma˩˦/ ("aĉeti") kaj /tɕjɤ˧˦/ ("vino") fariĝas /ma˧tɕjɤ˧˦/ ("aĉeti vinon").

SkriboRedakti

La ŝanhaja ne havas skribsistemon. Kutime oni uzas hanziojn (la ĉinan skribon) por skribi la signifon de la ŝanjahaj vortoj, sed la leganto devas interpreti la deziratajn ŝanhajajn vortojn. La ŝanhaja foje estas malformale skribita uzante samsonajn vortojn: "limono" (níngméng), skribate 檸檬 en la norma hanzio, povas skribiĝi 人門 (persono-pordo; rénmén en norma pinjino) en la ŝanhaja; kaj "flava" (黄; huáng) povas skribiĝi 王 (reĝo; kaj wáng en norma pinjino) anstataŭ la norma hanzio 黃. Tiuj ĉi ne havas la saman sonon en la ĉina normlingvo (la mandarena) , sed ja havas la saman sonon en la ŝanhaja. Ankaŭ ekzistas samsonajn vortojn en la ĉina normlingvo, kiuj ne estas samsonaj en la ŝanhaja, ekzemple 做, 作 and 坐, ĉiuj zuò en la ĉina normlingvo.[6][7]

 
La biblio en latinigita ŝanhaja lingvo

Latinigo de la ŝanhaja estis unue kreita de protestantaj anglaj kaj usonaj misiistoj dum la 1800-aj jaroj, inkluzive Joseph Edkins.[8] Oni uzis tiun latinigan sistemon ĉefe por tradukoj de la biblio, aŭ por angla-ŝanhajaj vortaroj por helpi la fremdaj misiistoj lerni la ŝanhajan. Sistemo de fonetikaj simboloj similaj al ĉinaj hanzioj nomata "Nova fonetika karaktero" kreiĝis de usona misiisto Tarleton Perry Crawford.

Komunaj vortoj kaj frazojRedakti

Rimarku: Ĉina skribo por la ŝanhaja ne estas norma kaj estas montrata nur kiel ekzemplo. Internacia fonetika alfabeto estas por la meztempo de la moderna ŝanhaja lingvo (中派上海话), kiel parolata de personoj havantaj inter 20 kaj 60 jaroj.

Translation Internacia Fonetika Alfabeto Ĉina skribo
ŝanhaja lingvo) [zɑ̃̀hɛ́ ɦɛ̀ɦò] 上海闲话 or 上海言话(上海閒話 or 上海言話)
ŝanhajanoj [zɑ̃̀hɛ́.ɲɪ̀ɲ] 上海人
mi [ŋu] 我、吾
ni aŭ mi [ɐʔ.la] 阿(拉)
li/ŝi [ɦi] 渠(佢, 伊, 其)
ili [ɦi.la] 渠拉(佢拉, 伊拉)
vi (unu) [nʊŋ] 侬(儂)
vi (pluraj) [na] 倷 (moderna alproksimigo bazita je la mandarena: 㑚)
saluton [nʊŋ.hɔ] 侬好(儂好)
ĝis la revido [tsɛ.ɦwe] 再会(再會)
dankon [ʑja.ja.nʊŋ] or [ʑja.ʑja.nʊŋ] 谢谢侬(謝謝儂)
pardonon [te.vəʔ.tɕʰi] 对勿起(對勿起)
sed, tamen [dɛ.z̩], [dɛ.z̩.ni] 但是, 但是呢
mi petas [tɕʰɪɲ] 请(請)
tiu [ɛ.tsa], [i.tsa] 埃只, 伊只(埃隻, 伊隻)
tiu ĉi [ɡəʔ.tsa] 箇只(箇隻)
tie [ɛ.ta], [i.ta] 埃𡍲, 伊𡍲
tie (malproksime) [ɛ.mi.ta], [i.mi.ta] 埃面𡍲, 伊面𡍲
tie ĉi [ɡəʔ.ta] 搿𡍲
havi [ɦjɤ.təʔ] 有得
ekzisti [lɐʔ.hɛ] 徕許, 勒許
nun [ɦi.zɛ] 现在(現在)
kioma horo estas? [ɦi.zɛ tɕi.ti tsʊŋ] 现在几点钟?(現在幾點鐘?)
kie [ɦa.li.ta], [sa.di.fɑ̃] 何里𡍲(何裏𡍲), 啥地方
kio [sa.ɦəʔ] 啥个(啥個)
kiu [sa.ɲɪɲ] or [ɦa.li.ɦwe] 啥人, 何里位
kial [ɦwe.sa] 为啥(為啥)
kiam [sa.zən.kwɑ̃] 啥辰光
kiel [na.nən], [na.nən.ka] 哪能 (哪恁), 哪能介 (哪恁介)
kiom? [tɕi.di] 几钿?(幾鈿?)
jes [ɛ]
ne [m̩], [vəʔ.z̩], [m̩.məʔ], [vjɔ] 呒, 勿是, 呒没, 覅(嘸, 勿是, 嘸沒, 覅)
telefonnumero [di.ɦo ɦɔ.dɤ] 电话号头(電話號頭)
hejmo [ʊʔ.li] 屋里(屋裏)
Venu al nia domo kaj ludu! [tɔ ɐʔ.la ʊʔ.li.ɕjɑ̃ lɛ bəʔ.ɕjɐ̃] 到阿拉屋里向来孛相(白相)!(到阿拉屋裏向來孛相!)
Kiel estas la necesejo? [da.sɤ.kɛ ləʔ.ləʔ ɦa.li.ta] 汏手间勒勒何里𡍲?(汏手間勒勒何裏𡍲?)
Ĉu vi estas manĝinta vespermanĝon? [ɦja.vɛ tɕʰɪʔ.ku.ləʔ va] 夜饭吃过了𠲎?(夜飯喫過了𠲎?)
Mi ne scias [ŋu vəʔ.ɕjɔ.təʔ] 我勿晓得.(我勿曉得.)
Ĉu vi parolas la anglan? [nʊŋ ɪɲ.vən kɑ̃.təʔ.lɛ va] 侬英文讲得来𠲎?(儂英文講得來𠲎?)
Mi adoras vin [ŋu ɛ.mu nʊŋ] 我爱慕侬.(我愛慕儂!)
Mi tre ŝatas vin [ŋu lɔ hwø.ɕi nʊŋ əʔ] 我老欢喜侬个!(我老歡喜儂个)
novaĵoj [ɕɪɲ.vən] 新闻(新聞)
mortinta [ɕi.tʰəʔ.ləʔ] 死脱了
vivanta [ɦwəʔ.ləʔ.hɛ] 活勒嗨(活着)
multe [tɕjɔ.kwɛ] 交关
ene [li.ɕjɑ̃] 里向
ekstere [ŋa.dɤ] 外頭
Kiel vi fartas? [nʊŋ hɔ va] 侬好𠲎?(儂好𠲎?)

ReferencojRedakti

  1. Chinese languages. Arkivita el la originalo je 20 februaro 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 Chen & Gussenhoven (2015)
  3. Zhu, Xiaonong S. Shanghai Tonetics. Lincom Europa, 1999, p. 14-17.
  4. 4,0 4,1 4,2 Zhu, Xiaonong (2006). A Grammar of Shanghai Wu. Lincom.
  5. Chen, Zhongmin. Studies in Dialects in the Shanghai Area. Lincom Europa, 2003, p. 74.
  6. Wm. V. Hannas. (1997) Asia's orthographic dilemma. University of Hawaii Press. ISBN 0-8248-1892-X. “Non-Mandarin speakers take their own shortcuts, such as 王 (Shanghai) wang "king" for 黃 wang "yellow" (pronounced Huáng in Mandarin) or 人門 (Shanghai) ningmeng (lit.) "person" and "door" for 檸檬 ningmeng "lemon," not to mention hundreds of unique forms and usages devised popularly that have no application to Mandarin at all. There is nothing new about this phenomenon. For at least two millennia, there have been two orthographies in China: the one formally sanctioned by lexicographers and the state, and a popular tradition used informally by people in their everyday lives.”.()
  7. New Phonetic Character (10a de decembro 2012).
  8. Edkins, Joseph. (1853) Grammar of the Shanghai Dialect.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Shanghainese en la angla Vikipedio.