Oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj

La oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj estas la ses lingvoj uzataj en UN-renkontiĝoj kaj en kiuj UN skribas ĉiujn siajn oficialajn dokumentojn. La listo de ĉi tiuj lingvoj estas difinita en la regularo de ĉiu korpo. Ĉiuj ĉefaj dokumentoj de UN, inkluzive de rezolucioj, estas publikigitaj en oficialaj lingvoj. Laŭvortaj raportoj pri kunvenoj estas publikigitaj en laborlingvoj kaj paroladoj faritaj en iu ajn oficiala lingvo estas tradukitaj al ili.

La oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj estas jenaj[1][2]:

  • Se delegacio deziras paroli en lingvo kiu ne estas oficiala, ĝi devas doni parolan aŭ skriban tradukon en unu el la oficialaj lingvoj.

La angla, la franca, la rusa, la hispana kaj la ĉina estis agnoskitaj kiel oficialaj lingvoj de UN la 1-an de februaro 1946.

La oficialaj lingvoj de Unesko estas la samaj ses lingvoj. La oficialaj lingvoj de la Internacia Kortumo estas la angla kaj la franca.

En 1954, Unuiĝintaj Nacioj — per Unesko — donis oficialan subtenon al Esperanto kiel internacia helplingvo en la Montevideo Rezolucio. Tamen Esperanto ankoraŭ ne estas unu el la oficialaj lingvoj de UN.

Laborlingvoj redakti

La laborlingvoj de la Sekretariejo de UN estas la angla kaj la franca.[3]

La laborlingvoj de la Sekureca Konsilio estas la samaj kiel la oficialaj lingvoj de UN: nome la angla, la araba, la hispana, la ĉina, la rusa kaj la franca.

La Ligo de Nacioj redakti

La angla, la franca kaj la hispana estis la oficialaj lingvoj de la Ligo de Nacioj.

Referencoj redakti

  1. [1] www.ungeneva.org
  2. official languages un.org
  3. Multilingualism. United Nations. Arkivita el la originalo je 2019-02-26. Alirita 2019-02-25.