Grupo de popoloj parolantaj lingvojn en la afrikazia lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo: oromoj, somaloj, beĝaoj.


AFAROJ

  • Nomo: [m] afar; [f] Afars; [r] afar
  • Popolo en Etiopio (670 mil, 1992), Eritreo (180 mil), Ĝibutio (150 mil).
  • Lingvo: afara.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Noto: Araboj ilin nomas Danakil, Amharoj - Adalo.

AGAVOJ

  • Nomo: agav; Agaou; agaŭ
  • Grupo de kuŝidaj popoloj en Etiopio kaj Eritreo. Kvanto: 420 mil (1992), inter ili en Etiopio 350 mil.
  • Lingvoj: de agava subgrupo.
  • Raso: etiopa;
  • Kredantoj: kristanoj-monofizitoj, parto - judaistoj kaj adeptoj de lokaj sinkretismaj religioj.

BEĜAOJ

  • Nomo: [f] Bedja; [r] beĝa, bedauje
  • Popolo de kuŝida grupo en sudoriento de Sudano (1,75 mln) kaj en najbaraj regionoj de Eritreo kaj Egipto. Totala kvanto: 1,85 mln (1992).
  • Lingvo: beĝaa (baja, bedauja).
  • Laŭ religio muzulmanoj-sunaistoj.

OROMOJ

  • Nomoj: [m] galla; [f] Oromas, Gallas; [r] oromo
  • Popolo de kuŝida grupo en Etiopio (20,3 mln, 1992) kaj najbaraj regionoj de Kenjo (pli ol 200 mil), Eritreo kaj Sudano. Totala kvanto: 20,6 mln (1992).
  • Lingvo: oroma.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ kristanoj (monofizitoj, luteranoj, katolikoj).

SOMALIANOJ

  • Nomoj: [m] somali; [f] Somalis; [r] somalijci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Somalio (6,1 mln). Loĝas ankaŭ en Etiopio, Kenjo k.a. Totala kvanto: 7,7 mln (1992).
  • Lingvo: somala.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.