Adverbo
vorto kiu modifas verbon, adjektivon, aŭ alia adverbo
Adverbo aŭ E-vorto estas vortospeco, kiu aperas en multaj lingvoj por montri funkcion. Ĝi estas vorto, kiu modifas la sencon de verbo, adjektivo, alia adverbo aŭ tuta frazo. En multaj lingvoj ekzistas klaso de adverboj, kiuj havas specialan finaĵon kiel vortoj kun -e en Esperanto, sed kutime ne ĉiuj adverboj en lingvo havas tiun finaĵon, kiel adverbaj tabelvortoj kaj vortoj kun -aŭ en Esperanto.
Vortospecoj |
---|
|
Adverboj en Esperanto
redaktiEn Esperanto adverboj povas esti finaĵvortoj (E-vortoj) aŭ vortetoj (E-vortecaj vortetoj). E-vortoj ĉiam finiĝas per "-e".
Jen listo de ĉiuj oficialaj E-vortecaj vortetoj:
- E-vortecaj vortetoj lokaj: kie, tie, ie, ĉie, nenie, ĉi, for
- E-vortecaj vortetoj tempaj: kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj
- Diversaj E-vortecaj vortetoj: kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, eĉ, ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, ne, nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro
Vidu ankaŭ
redakti- Pri adverbo en grado vidu artikolon Grado (gramatika).
Bibliografio
redakti- Gregor, D.B. 1973 : La adverbo, Esperanto, 805 (1), p. 8